La Loggia dei Lanzi estas konstruaĵo ĉe la Piazza della Signoria en Florenco. La arkaĵodomo estis konstruata inter 1376 kaj 1382 de Benci di Cione kaj Simone di Francesco Talenti. La konstruaĵo servis origine por manifestacioj kaj aŭdiencoj de la respubliko Florenco kaj pli malfrue ĝi nomiĝis laŭ la germandevenaj dungosoldatoj (Lanzichenecchi) de Kozimo la 1-a de Mediĉo. Ĝi estas krom tio skulptaĵgalerio, kiu entenas aron da famaj skulptaĵoj, inter ili:

Loggia dei Lanzi, 360-grada ĉirkaŭrigardo
Loggia dei Lanzi
konstruaĵo • artkolekto
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Arkitekto Benci di Cione Dami • Simone Talenti vd
Lando Italio vd
Situo Florenco
Situo
Geografia situo 43° 46′ 9″ N, 11° 15′ 20″ O (mapo)43.7692027811.25565833Koordinatoj: 43° 46′ 9″ N, 11° 15′ 20″ O (mapo)
Loggia dei Lanzi (Toskanio)
Loggia dei Lanzi (Toskanio)
DEC
Loggia dei Lanzi
Loggia dei Lanzi
Lokigo de Toskanio en Italio
Situo de Loggia dei Lanzi
Map
Loggia dei Lanzi
vdr
Vidaĵo de Loggia dei Lanzi

Konstruita en epoko, kiam la gotika pintarko ankoraŭ estis enmoda, la Loggia kun siaj rondarkoj estas retrorigardo sur la klasikan antikvon kaj antaŭprezentaĵo de tio, kion estis prezentonta la renesanco, kaj antaŭanta la revolucian arĥitekturon de Brunelleschi.

Inter 1841 kaj 1844 Ludoviko la 1-a konstruigis la Feldherrnhalle [Militestrohalon] ĉe Odeon-Placo en Munkeno laŭ la modelo de la Loggia dei Lanzi

La statuoj en la Loggia dei Lanzi redakti

En 1560 ĉefduko Kozimo komisiis Benvenuton Cellini per la poste plej eminenta bildo de la Loggia, la bronza Perseo. La bildo celis atentigi la malamikojn de Kozimo pri la sorto, kion ili atendos.

La rabo de la Sabininoj estas verko de Giambologna, naskiĝinta kiel Jean de Boulogne en Dowaai, kiu tiam apartenis al la graflando Flandrujo. La luktantaj figuroj de maljunulo, junulo kaj virino estas skulptitaj el unu marmorpeco. Ĝi estas unu el la unuaj skulptaĵoj rigardeblaj de ĉiuj flankoj.

La galerio estas tagnokte libere alirebla; ĝin mastrumas la muzeo de Uffizi.

Galerio redakti

43.76920277777811.255658333333