Meduzo (mitologio)

(Alidirektita el Meduza (mitologio))

Meduzo estis unusola mortema el triopo de Gorgonoj, monstraj filinoj de dio Forkiso kaj lia edzino Keto. Robert Graves tradukas ŝian nomon kiel Artifika.

Meduzo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Mortigita de Perseo
Patro Forkiso
Patrino Keto
Gefratoj Stheno • Eŭrjalo
Kunulo Pozidono
Infanoj ĤrisaoroPegazo
vdr
Olea pentraĵo sur tolo de Caravaggio, inter 1595 kaj 1596.
Mozaiko kun la kapo de Meduzo en Lilibeo. Arkeologia Parko de Marsala, Sicilio

Laŭ Francisko Azorín Meduzo estas Fabela monstro de la greka mitologio, reprezentita per flugilhava unuokula virino kun serpentoj, anstataŭ haroj, kiu ŝtonigis ĉiujn, kiujn ŝi rigardis. La Meduzon, k. la 2 aliajn gorgonidajn monstrojn, mortigis Perseo k. el la kaposango de la Meduzo eliĝis la Pegaso.[1] Li indikas etimologion el la greka Medousa, propra nomo, el medo (sentenco, ordono) kaj de tie la latina Medusa.[2]

Priskribo redakti

Ŝi estis troe malbela, same kiel ŝiaj fratinoj Steno kaj Eŭrjalo, sed ne de la naskiĝo. Ĉar ŝi lasis sin diboĉiĝi de Pozidono en templo de Atena, la diino ŝanĝis ŝin en monstron kun brilemaj okuloj, grandegaj dentoj, latunaj ungegoj kaj serpentoj anstataŭ haroj.

Alia versio priskribas Meduzon kiel monstron "kun gapigita vizaĝo, enpuŝita nazo, monstraj dentoj, bestaj oreloj, metalaj pugnoj, siblantaj flugiloj kaj vipuroj anstataŭ haroj" kaj simile onidire aspektis ŝiaj fratinoj. Kiu ekrigardis al Meduzo en la okulojn, ŝtoniĝis.

Kiam pli poste Perseo mortigis Meduzon, li havis kiel helpon flugigitajn sandalojn kaj sorĉan kaskon, kiu farigis lin nevidebla. Li ekatakis Meduzon de alteco, li rigardis ŝin helpe de ŝildo, kiun li starigis kiel spegulon kaj forhakis ŝian kapon.

Post ŝia morto elsaltis el ŝia korpo monstro Ĥrisaoro kaj flugigita ĉevalo Pegazo. El la gutoj de ŝia sango estis venenaj serpentoj.

La kapo de Meduzo estis terurega armilo, kiu ŝanĝis kontraŭulojn en ŝtonon. Perseo uzis ĝin onidire trifoje:

  • kontraŭ giganto Atlaso
  • kontraŭ Fineo, malakceptita fianĉo de lia edzino
  • kontraŭ reĝo Polidekto pro perfortaĵoj rilate al lia patrino

Poste Perseo transdonis la kapon de Meduzo al diino Atena, kiu alfiksis ĝin al sia nesuperebla ŝildo Egido.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 136-137.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti