Lohn SH
Lohn estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 645 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Lohn | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Ŝafhaŭzo | ||||
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo. | ||||
Koordinatoj | 47° 45′ 0″ N 8° 40′ 0″ O / 47.75000 °N, 8.66667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 45′ 0″ N 8° 40′ 0″ O / 47.75000 °N, 8.66667 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 645 | ||||
Areo | 4,87 km² | ||||
Alteco | 636 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8235 | ||||
Komunumkodo | 2917 | ||||
![]() | |||||
Geografio
redaktiLohn situas sur la altebenaĵo de Reiat norde de Ŝafhaŭzo. La vilaĝo troviĝas kvazaŭ sur la suna teraso de la kantono kaj oni havas de ĝi mirindan belvidon de la tuta regiono. La vilaĝo troviĝas en kampara regiono. Proksimume triono de la areo de la komunumo estas kovrita per arbaro.
Najbaraj komunumoj
redaktiLohn limas en nordokcidento al Opfertshofen, en nordoriento al Bibern, en sudoriento Thayngen, en sudo Stetten kaj en okcidento Büttenhardt.
Trafiko
redaktiLohn estas atingebla ek de Ŝafhaŭzo per poŝtaŭto kaj per la loka buslino 24 de Verkehrsbetriebe Schaffhausen.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Lohn datiĝas el testamento de la kavaliro Heinrich von Liebenberg de la 10-a de majo de 1238. En la jaro 1259 la tiama Grafo de Kiburgo donacis la setlejon Lohn al la Monaĥejo Paradies. La 14-an de aprilo 1529 la Voktejo Lohn estis vendita por 145 guldenoj al la urbo Ŝafhaŭzo.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Lohn
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Lohn
- Lohn SH en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)