Opfertshofen
Opfertshofen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Opferthofen | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Komunumo(j) | Thayngen |
Koordinatoj | 47° 46′ 44″ N 8° 39′ 45″ O / 47.77889 °N, 8.66250 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 46′ 44″ N 8° 39′ 45″ O / 47.77889 °N, 8.66250 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 141 |
Areo | 2,11 km² |
Alteco | 566 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8236 |
Geografio redakti
Opfertshofen situas en la regiono de Reiat norde de Ŝafhaŭzo en la montaro Randen.
Najbaraj komunumoj kaj lokoj redakti
Opfertshofen limas en nordo al Altdorf, en oriento al Hofen kaj Bibern, en sudoreinto al Lohn, en sudokcidento al Büttenhardt kaj en okcidento al Tengen (Baden-Virtembergo, Germanio).
Trafiko redakti
Opfertshofen estas atingebla ek de Ŝafhaŭzo kaj Thayngen per la loka aŭtobuso H24 de Verkehrsbetriebe Schaffhausen.
Historio redakti
La unua skriba mencio de Opfertshofen datiĝas el la jaro 830 el dokumento per kiu Hiltibert koncedis la bienon Otberti hoba al la Monaĥejo Sankt-Galo. En malfrua mezepoko la Grafoj de Lupfen posedis la lokon. La voktrajtoj post plurfoja posedantŝhanĝo falis en la jaro 1529 definitive al la urbo Ŝafhaŭzo, kiu en 1574 ankaŭ akiris la ekleziimpoŝtrajtojn kaj en 1723 la landan suverenecon pri Opferthofen.
Komunuma kunfandiĝo redakti
Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Kiel konsekvenco Opfertshofen ek de la 1-a de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.
Eksteraj ligiloj redakti
- Profilo de la komunumo Opferthofen sur la retejo de Kantono Ŝafhaŭzo Arkivigite je 2010-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Opferthofen en la Historia Leksikono de Svislando