Lohn-Ammannsegg

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lohn

Lohn-Ammannsegg estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 618 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Lohn-Ammannsegg
Blazono de Lohn-Ammannsegg
Blazono de Lohn-Ammannsegg
Lohn-Ammannsegg
Vilaĝeniro de Lohn-Ammannsegg
Vilaĝeniro de Lohn-Ammannsegg
Vilaĝeniro de Lohn-Ammannsegg alventante el la direkto de Aetigkofen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 606548 / 224280 (mapo)47.1694444444447.525Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 32′ O; CH1903: 606548 / 224280 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2618
Areo 4,46 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 4573
Komunumkodo 2526
Mapo de Lohn-Ammannsegg
Mapo de Lohn-Ammannsegg
Mapo de Lohn-Ammannsegg
vdr

Geografio redakti

Lohn-Ammansegg situas en la Svisa Mezlando proksimume 4 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Soloturno. Tra la komunumo fluas la rivereto Bibern, okcidenta alfluanto de Emme. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lohn kun la kvartalo Neuhüsli kaj Ammannsegg kun Heinibühl. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,46 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 51% servas por agrikulturo, kaj 20% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lohn-Ammannsegg limas en nordo kaj oriento al Biberist, en sudo al Wiler ĉe Utzenstorf (BE), en okcidento al Lüterkofen-Ichertswil, kaj en nordokcidento al Lüsslingen-Nennigkofen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Soloturno al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn sude apud Kriegstetten. Per la stacidomo Lohn-Lüterkofen ĉe la mallarĝspura trama fervojo de Berno al Soloturno kaj buslinio de Berno al Bätterkinden la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo estis fondita la 1-a de januaro 1993 per kunigo de la ĝis tiam sendependaj komunumoj Lohn kaj Ammansegg.

La unua dokumenta mencio de Ammannsegg datiĝas el la jaro 1261 kiel Amalzeich. En la jaro 1261 la Grafoj de Kiburgo fariĝis la senjoroj pri Ammansegg. Iliaj rajtoj transiris en la jaro 1406 al Berno, kiu ilin vendis en la jaro 1516 al la urbo Soloturno.[2]

La unua dokumenta mencio de Lohn datiĝas el la jaro 1260 kiel Lon. Samkiel Ammannsegg ankaŭ Lohn dum mezepoko apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto transiris al Berno kaj fine en la jaro 1516 estis cedita al Soloturno. Ĝis la reformacio la malalta jurisdikcio kaj la ekleziaj interezorajtoj apartenis al la Abatejo Sankt-Urseren.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti