Lüsslingen-Nennigkofen

komunumo de Svislando

Lüsslingen-Nennigkofen estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 008 loĝantojn je la 1-an de januaro 2013.

Lüsslingen-Nennigkofen
Blazono de Lüsslingen-Nennigkofen
Blazono de Lüsslingen-Nennigkofen
Blazono de Lüsslingen-Nennigkofen
Preĝejo de Lüsslingen
Preĝejo de Lüsslingen
Preĝejo de Lüsslingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Geografia situo CH1903: 604756 / 226594 (mapo)47.1902777777787.5013888888889Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604756 / 226594 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1008
Areo 7,81 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 4574
Komunumkodo 2464
Mapo de Lüsslingen-Nennigkofen
Mapo de Lüsslingen-Nennigkofen
Situa mapo de Lüsslingen-Nennigkofen
vdr

Geografio

redakti

La komunumo Lüsslingen-Nennigkofen situas sude de la montoĉeno Bucheggberg ĉe la norda bordo de la rivero Aro okcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lüsslingen kaj Nennigkofen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,81 km², de kiuj 23,0% estas kovritaj de arbaro, 61,5% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Lüsslingen-Nennigkofen limas en nordo al Bellach, en oriento al Biberist, en sudoriento al Lohn-Ammannsegg, en sudo al Lüterkofen-Ichertswil, en okcidento al Leuzigen (BE), kaj en nordokcidento al Selzach.

Trafiko

redakti

Tra Lüsslingen-Nennigkofen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Soloturno al Lyss. La komunumo disponas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A5 de Bielo al Soloturno, kiu pasas tra ĝia teritorio. La 4-an de decembro 1876 estis inaŭgurita la fervojlinio de Soloturno al Lyss, kiu posedis stacidomon en Lüsslingen. Intertempe la fervojlinio ne plu funkcias por la personotrafiko kaj la trajnlinio estis anstataŭigita per poŝtaŭtolinio.

Historio

redakti

La komunumo Lüsslingen-Nennikofen estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2014 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Lüsslingen kaj Nennigkofen.

La unua dokumenta mencio de Nennigkofen datiĝas el la jaro 1392 kiel Nennikofen kaj Nennikoven. Ekzistas mencioj pri du hodiaŭ ne plu ekzistantaj vilaĝoj sur la komunuma teritorio, nome Hächelkofen el la jaro 1342 kiel hechlikofen kaj Bützingen el la jaro 1440 kiel Buettigen kaj 1460 kiel butzingen. Dum mezepoko Nennigkofen apartenis al la Senjorujo Bucheggberg. Dum la cetere Senjorujo Bucheggberg estis akirita en la jaro 1391 de Soloturno, Nennigkofen kaj Lüsslingen restis ĝis 1539 sub regado de Berno kaj nur tiam estis konceditaj al Soloturno. La alta jurisdikcio pri Nennigkofen ankoraŭ ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. Dum la Helveta Revolucio civitanoj de Nennigkofen, la tiel nomitaj partiotoj apartenis al la ribeloj, kiuj subtenis la trubojn de Napoleono, kiuj liberigis la popolon de la dependaj teritorioj de la jarcenta servuteco de la malnova Svisa Ĵurkomunumo.[3]

La unua skriba mencio de la vilaĝo datiĝas de 1251 je la nomo Luslingen. Poste troveblas la nom-formoj Livslingen (1275), Lüsselingen (1343) kaj Lüsslingen (1555). La nomo devenas de la malnov-germana persona nomo Liuzilo kaj signifas en kombino kun la sufikso -ingen "ĉe la homoj aŭ anoj de Liuzilo". De la mezepoko Lüsslingen apartenis al Buchegg, kiu estis parto de la landgrafa teritorio "Kleinburgund". Malsame kiel la aliaj vilaĝoj de Buchegg Lüsslingen en 1391 restis ĉe Berno kaj nur en 1539 post la reformacio transiris al Soloturno.[4]

Esperanto kaj Ido

redakti

Inter Idistoj, sed ankaŭ Esperantistoj Lüsslingen estas konata, ĉar tie ĉi laboris kiel pastro Friedrich Schneeberger (1875-1926, en Lüsslingen de 1907 ĝis sia devigita demisio en 1925), Esperanto-pioniro, kiu en 1908 transiris al Ido kaj funkciigis la "Ido-kontoron" en la pastra domo.[5]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti