Longutao

longa formo de utao

En japana poezio, la longutao[1] (japane  (なが) (うた), nagauta, japane  (ちょう) (), chōka) estas longa formo de la utao: fiksforma poemo, konsistanta el mallongaj versoj, kies longoj estas kvin aŭ sep moraoj alterne, finiĝantaj per du sepmoraj versoj.

Priskribo redakti

Je japana lingvo, la poezia metro estas kalkulata laŭ moraoj, ne silaboj; unu silabo povas esti unu morao (se la vokalo estas mallonga kaj la fina konsonanto mankas) aŭ du (se la vokalo estas longa aŭ la fina nazalo ĉeestas), kaj rimo ne ekzistas. Por la longutao, ĉiu verso devas konsisti el kvin aŭ sep moraoj. La unua verso estas ĉiam kvinmoraa, la dua ĉiam sepmoraa; poste, la kvinmoraa kaj sepmoraa versoj alternas, ĝis la fino, ĉe kiu la lastaj du versoj ĉiam finiĝas per per po sep moraoj:

5–7–5–7–5–7–5–7–⋯–5–7–7

La longo de longutaoj varias; la plej mallonga longutao en Manjoŝu (n-ro 802; vidu ĉi-sube) konsistas el naŭ linioj, t.e. trio de la kvin-sepmoraaj versparoj, sekvata de la kvin-sep-sepmoraa fina strofo. Utaoj pli mallonga ol tio estas klasifikita kiel alispecaj utaoj, ne longutaoj (tankaoj, ktp).

La longutao estas kelkfoje sekvata de reutaoj (japane  (はん) (), hanka), mallongaj “postskribaj” utaoj.

Longutaoj en Esperanto redakti

La formo de la longutao adaptiĝis al Esperanto, kun la modifo ke la poezia metro estas kalkulata laŭ ordinaraj silaboj, ne moraoj, konforme al la fonetiko de Esperanto.

En Esperanto, la japana poeto Miyamoto Masao verkis la faman longutaon “Pri enotero (Kun du reutaoj)”,[2] kiu gajnis la Unuan premion de poezio de la Belartaj Konkursoj de la Universala Esperanto-Asocio en 1965. Ĉi tiu longutao konsistas el 27 versoj, de kvin aŭ sep silaboj, krom la du reutaoj, kiuj estas tankaoj. Ĉi tiu longutao estis tradukita al la portugala de S. Chaves.[3]:261

Krom tio, Miyamoto ankaŭ verkis plurajn longutaojn, kiuj troviĝas en liaj noveloj pri utaistoj.[4]

Aliaj poetoj, ekzemple Sibayama Zyun'iti,[5] ankaŭ verkis Esperantajn longutaojn. Kálmán Kalocsay tradukis japanlingvan longutaon de Takahaŝi no Muŝimaro (japane 高橋虫麻呂) el Manjoŝu pri la legendo de la Virgulino Unai.[6]

Ekzemplo redakti

Jen la plej mallonga longutao trovebla en Manjoŝu (n-ro 802), far Jama-no-Ue no Okura (japane 山上憶良):

Originalo Rondaj kanaoj Transliteraĵo Traduko
瓜食めば
子ども思ほゆ
栗食めば
まして偲はゆ
何処より
来りしものそ
眼交に
もとな懸りて
安眠し寝さぬ
うりはめば
こどもおもほゆ
くりはめば
ましてしのわゆ
いずくより
きたりしものそ
まなかいに
もとなかかりて
やすいしなさぬ
Uri hameba
Kodomo omohoyu
Kuri hameba
Mashite shinowayu
Izuku yori
Kitarishi monoso
Manakai ni
Moto na kakarite
Yasui shi nasanu
Manĝi melonojn
Pensigas pri infanoj;
Manĝi maronojn
Estigas pli da sopir’.
De kiu loko
Venas ĉi tiuj pensoj?
Antaŭ okuloj
Mallonge flagretante
Malhelpante min dormi.

La longutao estas sekvata de la jena reutao, far la sama aŭtoro:

Originalo Rondaj kanaoj Transliteraĵo Traduko
銀も
金も玉も
何せむに
まされる宝
子にしかめやも
しろがねも
くがねもたなも
なにせむに
まされるたから
こにしかめやも
Shirogane mo
Kugane mo tama mo
Nanisemu ni
Masareru takara
Koni shikame yamo
Ajno da arĝent’
aŭ oro aŭ juvelo
Neniel povas
Superi la trezoron
Plej valoran, l’ infanon.

La traduko observas la regulojn de longutaoj en Esperanto, t.e. la kalkulo de Esperantaj silaboj egalas tiun de originalaj japanlingaj moraoj.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: long/uta/o
  2. Plena teksto troveblas jen: [1]
  3. Sutton, Geoffrey. (2008) Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 (angle). Mondial.
  4. Sibayama Zyun’iti (2019-04). ““Pri arto kaj morto” de Miyamoto Masao”, Novaĵoj Tamtamas (eo) 347, p. 3–3. 
  5. Sibayama Zyun'iti. Longutaoj pri la hejmlando Japanujo (esperante).
  6. Matuba, Kikunobu . “Kalocsay en traduko de orientaj poezioj”, La nica literatura revuo (eo) 6 (36), p. 225–236. 

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti