Loppersum (Groningo)
Loppersum (53° 19′ N; 06° 44′ E Mapo) estas vilaĝo kaj antaŭa municipo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa municipo havas 11 030 loĝantojn (je la 1-a de junio 2005) kaj areon de 111,99 km².
Municipo Loppersum | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Loppersum | Blazono de municipo Loppersum | ||||
nederlanda municipo | |||||
| |||||
Provinco | Groningo | ||||
Ĉefloko | Loppersum | ||||
Areo - Tero - Akvo |
111,99 km² 111,02 km² 0,97 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
11.030 (1-a de junio 2005) 99 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 53° 19′ N, 6° 44′ O (mapo)53.3166666666676.7333333333333Koordinatoj: 53° 19′ N, 6° 44′ O (mapo) | ||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | N46, N360; fervojlinio Groningen-Delfzijl | ||||
CBS-municipokodo | 0024 | ||||
Telefona kodo | 0595, 0596 | ||||
Oficiala retejo | http://www.loppersum.nl/ | ||||
La vilaĝo Loppersum situas je la Lopster Wijmers. En la centro estas bela gotika, parte romanogotika krucokirko, la Petro- kaj Paŭlokirko, kun bela internaĵo.
La municipo ofte estas menciita kiel epicentro de la terskuoj sekve de la termalleviĝo pro la produktado de tergaso.
Subdivido redakti
La municipo Loppersum enhavas la sekvajn vilaĝojn: Eekwerd, Eekwerderdraai, Eenum, Fraamklap, Garrelsweer, Garsthuizen, Hoeksmeer, Honderd, Huizinge, Kolhol, Leermens, Loppersum, Lutjerijp, Lutjewijtwerd, Merum, Middelstum, Oosterwijtwerd, Startenhuizen, Stedum, Stork, Toornwerd, Westeremden, Westerwijtwerd, Wirdum, Wirdumerdraai, 't Zandt, Zeerijp, Zijldijk.
Historio redakti
Loppersum ekestis sur rifuĝmonteto dum la frua Mezepoko kie ĉirkaŭ la jaro 800 la unua kirko estis konstruita.
Publika transporto redakti
Loppersum situas je la fervojlinio Groningen-Delfzijl, kun stacioj en Loppersum kaj Stedum. Krom tio estas la sekvaj buslinioj:
- linio (1)40: Groningen - Ten Boer - Garrelsweer - Appingedam - Delfzijl
- linio (1)42: Groningen - Ten Boer - Garrelsweer - Loppersum
- linio 45: (Garrelsweer) - Loppersum - Zeerijp - 't Zandt - Spijk - Holwierde - Delfzijl
- linio (6)62: Loppersum - Westeremden - Garsthuizen - Uithuizen
- kvartalbuso 91: Loppersum - Eenum - Leermens - Oosterwijtwerd - Holwierde - Appingedam
Eksteraj ligiloj redakti
Provinco Groningo | |
---|---|
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |