Lore KRAINER (naskiĝinta la 4-an de novembro 1930 en Graz, mortinta en la 3-an de julio 2020 en Oberwaltersdorf[1]) estis aŭstra kabaredistino, komponistino, kantistino, muzikistino kaj verkistino.

Lore Krainer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1930 (1930-11-04)
en Graz
Morto 3-an de julio 2020 (2020-07-03) (89-jaraĝa)
en Oberwaltersdorf
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Krainer eklernis pianludadon, frekventis la gimnazion, studis ĉe la Konservatorio de Graz kaj finstudis en la majstra sekcio. Kelkajn jarojn ŝi ankaŭ deĵoris ĉe teatrolernejo. Poste ŝi iĝis distristino kaj vizitis multajn scenejojn. Kun la edzo Günther Krainer ŝi longan tempon laboris en Svislando kiel pianistino kaj distristino. En 1968 ambaŭ revenis al Stirio: Krainer iĝis gastejestrino en Graz de la gastejo "Girardi-Keller" en Leonhard-strato. Nekuirante ŝi piane distris la gastojn.

Baldaŭ ŝi komencis la kreadon de propraj kantoj kaj iris fine - laŭ instigo de Gerhard Bronner - al Vieno. Tie komeniciĝas riĉega kreiva periodo kun kritikaj kantoj kaj kupleoj. Krainer ankaŭ faris sole programojn: en 1975 ŝi komponis kaj verkis kune kun Gerda Klimek la t.n. Virinan kabaredon (Weiterkabarett) okaze de la Internacia jaro de la virino. La programo Weiber, Weiber, Weiber furoris sursceneje kaj televide.

Lore Krainer kunfondis la sukcesan radifonian kabaredan serion Der Guglhupf, kiu elsenditas ĉiun dimanĉon matene inter 1978 kaj junio 2009. "Guglhupf". Krome ŝi ankaŭ verkis librojn kaj prilaboris teatraĵojn.

Honoroj redakti

  • Nestroy-Ring der Stadt Wien
  • Großes Goldenes Ehrenzeichen des Landes Steiermark

Verkoj (elekto) redakti

  • Im Guglhupf. 16 Jahre Zeit im Ton. Eine Satire, Edition Vabene, Wien-Klosterneuburg 1994.
  • Vom Glück, Österreicher zu sein. Ein allgemein ungültiges Eigenschafts-Wörterbuch, NÖ Pressehaus, St. Pölten-Wien, 1987
  • (kun Gerhard Bronner): Trautes Heim. Heitere Szenen einer Ehe, Amalthea, Wien-München 1983

Referencoj redakti

  1. Mortanonco ĉe orf.at

Eksteraj ligiloj redakti