Los santos inocentes

Los santos inocentes (La sanktaj senkulpuloj) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1981, kies agado okazas en bieno de Ekstremaduro en la 1960-aj jaroj.

Los santos inocentes
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1981
Loko Valadolido
Eldonejo Editorial Planeta
Loko de rakonto Hispanio
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Familio de kamparanoj formita de Paco "el Bajo", Régula kaj iliaj kvar gefiloj, Nieves, Quirce, Rogelio kaj Charito ("la Niña Chica"), vivas en malriĉa dometo je la servo de la terposedantoj, laborante, obeante kaj eltenante humiligon sen ajna plendo. La gepatroj deziras pli bonan estontecon por la gefiloj. Escepte por Charito, la plej aĝa, kiu suferas cerban paralizon kaj ĉiam kuŝas aŭ estas tenita enbrake. Al la familio aliĝas Azarías, frato de Régula, sendungita de proksima bieno, ĉar li estas mense miskapablulo, kiu priokupiĝas ĉefe pri la bredado de ido de monedo, kiun li nomas milana bonita (bela milvino).

La vivo en la bieno sekvas rutinon: unuflanke oni ordonas kaj aliflanke oni obeas; familiaj eventoj, ĉasado (kiel hobio de la terposedantoj) kaj festoj okazas en la granda domo. En unu el tiu ĉastagoj, la senjoro Iván, kolera ĉar li ne kapablis bone ĉasi, pafmortigas la birdeton de Azarías, kio rezultas en perforta reago de tiu.

Los santos inocentes estas morala kritiko kontraŭ latifundioj, rezulta socia maljusteco kaj la konsekvencoj sur la vivo de la personoj, la brutala hierakiigo de la socio kiu rezultas en senhumanigo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefaj temoj de la rakonto redakti

La ĉefaj temoj de tiu romano de Delibes estas la jenaj:

  • La subpremado fare de la terposedantoj.
  • La disdegno kaj malatento al la servistoj.
  • La konstanta humiligo ĉiutage farita al servistoj.
  • La ĝenerala kulturmanko en la malaltaj klasoj de la tiama socio.
  • La rezignacio de la membroj de la malaltaj klasoj kiuj akceptas sian kondiĉon de subuloj, konsiderataj kiel sklavoj aŭ preskaŭ bestoj.
  • La ĉasado kiel hobio de la alta klaso.
  • La intelekta miskapabloj, ĉu modera (Azarías) ĉu profunda ("la Niña Chica"), kaj la natura integrado de tiuj personoj en la rura socio de la disvolviĝanta Hispanio.

Kinadapto redakti

En 1984 oni realigis la kinadapton de tiu romano, kun la sama titolo, reĝisorita de Mario Camus. Alfredo Landa kaj Francisco Rabal ricevis ex aequo (kune) la Premion al Plej Bona Aktoro en la Festivalo de Cannes. La sukceso de la filmo revivigis la popularecon de la romano.

Roluloj redakti

En la romanoj de Delibes aperas du tipoj de roluloj: la simpluloj, puraj, senkulpaj kaj integraj, al kiuj la leganto sentas simpation kaj kompaton, kaj la neaŭtentaj roluloj, riĉaj kaj fieraj, priokupitaj por la ŝajnigo.

En Los santos inocentes, la ĉefaj roluloj estas jenaj:

  • Azarías: mensmiskapablulo kun konduto tre instinta kaj mekanika. Eltenas specialan rilaton kun la naturo, estas socia marĝenulo kaj sentas naturan amon al ĉiuj ĉirkaŭaj.
  • Paco, el Bajo: servisto kaj gardisto de la biendomo, obeema, sciulo kaj ingenia. Li estas respektema, humilaĉa, sindonema... kio kontrastas kun la maniero laŭ kiu traktas kin la sinjoro Iván, fakte kiel al ĉashundo.
  • La sinjoro Iván: posedanto de la biendomo kaj la bieno en kiu laboras la familio de Azarías.

Strukturo redakti

La romano estas formata per ses partoj de simila etendo. Ĉiu havas propran titolon kiu indikas sian temon, sed se oni atentas la internan strukturon de la verko, estas diferenceblaj tri partoj, korespondantaj al tri cikloj de la romano:

  1. La tri unuaj libroj: prezentas la humiligitajn rolulojn, elstarigante la malriĉon kaj la maljustecon en kiu ili vivas, kaj de kiu ili eĉ ne planas fuĝi; krome ili sentas naturan bonkorecon.
  2. La kvara libro: en kiu aperas la sinjoro Iván, la antagonisto. Ekde tiam, evidentas du bazaj konceptoj en la verko: la kontraŭstaro inter la vivo de subpremantoj kaj de subprematoj, kaj la diferenco inter la pasio por la ĉasado ĉe Iván kaj la pasio por la milana ĉe Azarías.
  3. Kvina kaj sesa libroj: La agado el la roluloj iĝas laŭlinia; jam ne aperas serio de disa agado cele al priskribo de la rura vivo, sed male la intrigo centriĝas en la akcidento de Paco (kiu malhelpas lin ĉashelpi la sinjoron), la pafmortigo de la milana kaj la morto de la sinjoro Iván.

Populareco redakti

Tiu romano estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj hispanlingvaj romanoj de la 20-a jarcento de la ĵurnalo [[El Mundo .[1]

Referencoj redakti