Perdita generacio

(Alidirektita el Lost Generation)

Perdita generacio (anglalingve Lost Generation) rilatas al grupo da usonaj literaturaj eminentuloj, kiuj vivis en Parizo kaj aliaj partoj de Eŭropo ekde la fino de la Unua mondmilito ĝis la granda depresio de 1929. Inter notindaj membroj estas Ernest Hemingway, F. Scott Fitzgerald, Ezra Pound, Sherwood Anderson, Waldo Peirce kaj John Dos Passos. La esprimo "Perdita generacio" estas kutime atribuita al Gertrude Stein, kaj estis sekve popularigita de Ernest Hemingway en la epigrafo al lia romano The Sun Also Rises kaj lia memuaro A Moveable Feast.

Pli ĝenerale, tiu esprimo estas uzata por difini la generacion de la junuloj, kiuj plenkreskiĝis dum kaj tuj post la Unua mondmilito. En Francio, kie enloĝiĝis multaj elpatriigitaj usonanoj, ili estis kromnomitaj la Génération du Feu (la fajra generacio).

Eksteraj ligiloj redakti