Louis René Villermé

Louis-René VILLERMÉ (10a de Marto 1782 – 16a de Novembro 1863) estis franca ekonomikisto kaj kuracisto. Li estis konata pro siaj fruaj studoj pri socia epidemiologio, aŭ la efikoj de la sociekonomia statuso sur la sano, en la pra-industria Francio, kaj estis defendanto de reformoj pri higieno en fabrikoj kaj prizonoj. Lia verkaro estas konsiderata ŝlosila en la historio de la fakoj sociologio kaj statistika esplorado, kaj li estas konsiderata fondinto de la epidemiologio.

Louis René Villermé
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1782 (1782-05-10)
en Parizo
Morto 16-an de novembro 1863 (1863-11-16) (81-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ekonomikistokuracisto • statistikisto
vdr

Villermé publikigis verkojn pri la kondiĉoj en prizonoj de Francio, kaj pri la profitoj helpi prizonulojn reveni al la ekstera vivo kiam iliaj kondamnoj finas. Alia lia temo estis la rolo de industriigo en la ĝenerala sano kaj vivkvalito de la laborista klaso. Lia plej bone konata verko temis pri laboristoj de la industrioj de kotono, lano, kaj silko, inklude la infanojn kiuj laboras en la instalaĵoj.

Verkoj redakti

  • De la santé des anciens ouvriers employés dans les fabriques (s.d.) [1].
  • Des épidémies sous les rapports de l'hygiène publique (s.d.) [2].
  • Des sociétés de prévoyance ou de secours mutuels (s.d.) [3].
  • Mémoire sur la taille de l'homme en France (s.d.) [4].
  • Note sur la mortalité parmi les forçats du bagne (s.d.) [5].
  • Note sur les ravages du choléra morbus dans les maisons (s.d.) [6].
  • Sur la durée moyenne des maladies aux différens âges (s.d.) [7].
  • Des prisons telles qu'elles sont et telles qu'elles devraient être : par rapport à l'hygiène, à la morale et à la morale politique (1820) [8].
  • De la mortalité dans les divers quartiers de la ville de Paris (1830) [9], publikigita en 2008 ĉe La Fabrique, Parizo.
  • Mémoire sur la distribution de la population française (1837) [10].
  • De la mortalité des enfants trouvés (1838) [11].
  • Tableau de l'état physique et moral des ouvriers employés dans les manufactures de coton, de laine et de soie (2 volumoj, 1840) [12].
  • Des associations ouvrières (1849) [13].
  • Sur les cités ouvrières (1850) [14].