Louis Sparre
Louis Sparre, je plena nomo grafo Louis Pehr Sparre af Söfdeborg - n. 3-an de aŭgusto 1863 en Gravellona Lomellina, en la regiono Lombardio de Italio, m. la 26-an de oktobro 1964 je alta aĝo de 101 jaroj en Stokholmo - estis sveda realisma pentristo, dezajnisto, verkisto, filmreĝisoro kaj skermanto. Li edukiĝis pri pentrado en la Reĝa Svedia Akademio de Liberaj Artoj kaj en la Académie Julian de Parizo.
Louis Sparre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1863 en Gravellona Lomellina |
Morto | 26-an de oktobro 1964 (101-jaraĝa) en paroĥo Oskaro en Stokholmo |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Reĝa Svedia Akademio de Liberaj Artoj Académie Julian |
Familio | |
Patro | P.A. Sparre (en) |
Edz(in)o | Eva Mannerheim-Sparre (en) |
Infano | Clas Sparre (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto filmreĝisoro pentristo skermanto dezajnisto |
Verkoj | Portrait d'homme Salaviinanpolttajat |
Louis Sparre laboris kiel ilustristo kaj pentristo. Li estis entuziasma pri la romantikisma movado "karelianismo" en la 1980-aj jaroj kaj en 1892 vojaĝis al Rusa Karelio, esperante trovi la "originajn finnojn" tie. Li laboris pri la libro "Finnlando en la 19-a jarcento", publikigita en 1898, kiu en la mondo varbis pri la ideo de finna sendependeco.
En 1897 li fondis la akcian kompanion "Iris" en Porvoo, kiu celis produkti modernajn, arte desegnitajn konsumvarojn. Sparre funkciis kiel mebla dizajnisto kaj arta direktoro en la kompanio. La kompanio "Iris" kreis la finnan pavilonon ĉe la Universala Ekspozicio de Parizo en 1900 kune kun la "Asocio de amikoj de finnaj manlaboraĵoj". En 1902 la firmao "Iris" bankrotis. Sparre komence laboris kun sia edzino kiel interna arkitekto kaj mebla dizajnisto en Finnlando, sed tiam en 1908 translokiĝis al Svedio.
Sparre ankaŭ estis skermisto. En 1912 li partoprenis en la Somera Olimpiko okazintaj en Stokholmo por la sveda teamo kaj atingis la kvinan lokon en la individua spada evento de skermado.