Louise Briggs
Louise Briggs estis angla instruistino kiu instruas ankaŭ Esperanton en sia (privata) knabinlernejo. Ŝi verkis multe da ĉarmaj teatraĵetoj por infanoj, kun vera kompreno de infana psikologio. Aparte eliris: Cindrulino, kaj aliaj teatraĵetoj en 1920. Ŝi tradukis la verkon Sonĝo de Someromeza Nokto de William Shakespeare, aperanta en 1921.
Louise Briggs | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Louise Briggs kunlaboris al Literaturo, kaj Literatura Mondo.
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/B en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).