Lualaba

(Alidirektita el Lualabo)

Lualaba estas rivero fluanta en orienta parto de la Demokratia Respubliko Kongo. Laŭ la volumeno de akvo, ĝi estas la plej granda fonto de la rivero Kongo. Lualaba estas longa je 1800 kilometroj. La rivero komenciĝas en la provinco Katanga en la tiea altaĵo Katanga, je la alteco de 1400 metroj super la marnivelo. Ĝi fluas norden ĝis la urbo Kisangani, kie oficiale komenciĝas la rivero Kongo.

Lualaba
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 800 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Kongo
Geografio
Landoj Demokratia Respubliko Kongo
Regionoj [[]]
Map
vdr
La rivero Lualaba (markita ruĝe)

La rivero Lualaba estis supozata kiel la fonto de Nilo. Ekspedicio de Henry Morton Stanley pruvis tamen, ke ĝi fluas al Atlantiko[1]. La riveron esploris ankaŭ franca koloniisto Pierre Savorgnan de Brazza.

LukugoLukuga estas alfluanto de la rivero Lualabo en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) kiu drenas el la Lago Tanganjiko. Ĝi montras maloftan karakteron ĉar ties fluo varias ne ĝuste laŭsezone sed ankaŭ pro pli longdaŭraj klimataj fluktuoj. Tipe la rivero repondecas por 18% el la avo perdita el la lago, dum la resto perdiĝas pro vaporiĝo.[2] La rivero estas hejmo de hipopotamoj kaj krokodiloj.[3]

La rivero nomigas la nove kreitan provincon Lualaba.

Referencoj redakti

  1. The fountains of the Nile, The New Yorker la 8-an de oktobro 1960
  2. Klerkx, J.; Imanackunov, Beishen (2003). Lake Issyk-Kul: its natural environment. Springer. ISBN 1-4020-0900-3. p. 241.
  3. Inbar, Michael (2010-12-21). "Horror in the Congo: Croc attack kills legendary guide". MSNBC. Konsultita la 2011-12-11. [1] Arkivigite je 2011-12-23 per la retarkivo Wayback Machine