Lucio Orbilio Pupilo

Lucio Orbilio PupiloLucius Orbilius Pupillus estis gramatikisto de latino kiu vivis ŝajne en la 1-a jarcento a.n.e.

Lucio Orbilio Pupilo
Persona informo
Naskonomo Lucius Orbilius Pupillus
Naskiĝo
en Benevento
Morto
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo gramatikisto
vdr

Li instruis en lernejo, unue en Benevento kaj poste en Romo, kie la poeto Horaco estis unu el liaj lernantoj. Horaco (Epistoloj, ii) kritikas sian malnovan instruiston kaj priskribas lin kiel perfortema, kaj tiel Orbilio iĝis proverba kiel disciplinema pedagogo.

Ankaŭ unu el liaj sklavoj, nome Skribonio Afrodizio, iĝis gramatikisto, kaj estis aĉetita de Skribonia, edzino de la imperiestro Aŭgusto Cezaro.

Notoj redakti