Skribonia, Skribonja, SkribonjoSkribonio (75 a.K. - 16 p.K.) estis la dua edzino de la Romia imperiestro Aŭgusto Cezaro kaj la patrino de lia nura natura filo, nome Julia la plej aĝa. Ŝi estis bopatrino de la imperiestro Tiberio, pra-avino de la imperiestro Kaligulo kaj la imperiestrino Agripina, bo-avino de la imperiestro Klaŭdio, kaj pra-pra-avino de la imperiestro Nerono.

Skribonia
Persona informo
Naskiĝo 75 a.K.
en Romo
Morto 16 p.K.
en Reggio di Calabria
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Lucius Scribonius Libo
Patrino Sentia
Frat(in)o Lucius Scribonius Libo
Edz(in)o Aŭgusto Cezaro • Cornelius Scipio Salvito • Gnaeus Cornelius Lentulus Marcellinus
Infanoj Cornelia • Cornelius Lentulus Marcellinus • Julia la pli aĝa
vdr

Ŝi estus edziniĝinta tri fojojn. Laŭ Suetonio, ŝiaj du unuaj edzoj estis ambaŭ iamaj konsuloj. La nomo de la unua estas nekonata, sed oni sugestis ke estis Gnaeus Cornelius Lentulus Marcellinus (konsulo 56 a.K.), pro la ekzisto de skribaĵo kiu referencas al liberigitoj (post 39 a-K.) de Skribonia kaj de ŝia filo Cornelius Marcellinus,[1][2] kio indikus ke ŝi havis filon el antaŭa geedzeco kiu estis loĝanta kun ŝi post ŝi divorcis el Oktaviano. Tiu filo, nemencita de historiistoj, povus esti mortinta juna. Ŝia dua edzo estis Publius Cornelius Scipio, subtenanto de Pompeo.[3] Ilia filino Cornelia Scipio edziniĝis al la censoro Lucius Aemilius Paullus, kaj ŝia morto en 16 a.K. estis la temo de unu el plej fajnaj elegioj de la poeto Seksto Propercio. Skribonia plvus esti ankaŭ la patrino de Publius Cornelius Scipio, konsulo en 16 a.K..

En 40 a.K. Skribonia estis devigita divorci el sia dua edzo kaj edziniĝi al Oktaviano, kiu estis kelkajn jarojn pli juna. Oktaviano siavice estis divorcita el sia edzino Klodja Pulkra. La tialo ke Oktaviano edziĝu al Skribonia estis cementigi la politikan aliancon kun Seksto Pompeo, kiu estis edziĝinta al nevino de Skribonia (nomita ankaŭ Skribonia). Tiu geedzeco estis mallonga kaj malfeliĉa. Oktaviano akuzis Skribonio-n ĝenadi lin. Li divorcis el ŝi la saman tagon de la nasko de ilia filino, Julia la plej aĝa, lia nura natura filo, probable en Oktobro de 39 a.K.[4] Skribonia neniam reedziniĝis.

Notoj redakti

  1. CIL 6.26033: Libertorum et familiae Scribonae Caes. et Corneli Marcell. f. eius
  2. Scheid, J, Scribonia Caesaris et les Cornelii Lentuli, Bulletin de Correspondence Helléenigue 100: 185-201.
  3. Billows, R. American Journal of Ancient History.
  4. Kasjo Diono 48.34.3