Lucio Urtubia

hispana masonisto kaj anarkiisto

Lucio URTUBIA Jiménez (Cascante, Navaro; 18a de februaro 1931 - Parizo, 18a de julio 2020)[1] estis hispana masonisto kaj anarkiisto. Pro sia eksterleĝa agado favore al internaciaj grupoj de anarkiistoj kaj aliaj revoluciuloj, li estis konsiderata de la hispanaj kaj francaj maldekstruloj kiel ia Robin Hood.

Lucio Urtubia
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1931 (1931-02-18)
en Cascante, Navaro
Morto 18-an de julio 2020 (2020-07-18) (89-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo
Lingvoj hispanaeŭskafranca
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo masonisto • money counterfeiter • aktivulo
vdr

Li estis unu el la ĉefaj partoprenantoj de agado por kolekti monon destinitajn al diversaj politikaj organizoj, baze sur fraŭdo al First National City Bank pere de la falsigo de veturĉekoj (traveler’s cheques) fartiaj per presplatoj kiun li aranĝis. Tiel centoj de falsaj veturĉekoj estis distribuitaj tra Eŭropo kaj diversaj landoj de Latinameriko inter januaro 1980 kaj decembro 1982.

La nomitaj "operacoj de monrekuperado", el kiuj la fraŭdo al City Bank formis parton, utilis por monkolektado por apogi luktantoj kaj necesulojn. Post la malmuntado de la infrastrukturo de falsigo, la franca polico ne povis rekuperi la presplatojn de la veturĉekoj, kio devigis City Bank kaj la francan registaron al pakto kun Urtubia.

Lia vivo estis rakontita en libroj, raportadoj kaj filmoj, same kiel utilis por inspiro al multaj kantoj diversĝenraj. Lia domo estas sidejo de la Espace Louise-Michel (ejo Louise Michel), kie okazas debatoj, prelegoj, ekspozicioj kaj kinprezentadojn.[2]

Verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Fallece Lucio Urtubia, histórico militante anarquista Alirita la 19an de julio 2020.
  2. El albañil que puso de rodillas al City Bank: "Jamás ha habido un ser humano decente en el poder" Medio: Rusia TV "RT":] 25a de februaro 2017: Ernesto J. Navarro. Alirita la 20a de julio 2020.

Bibliografio redakti

  • Thomas, Bernard (2001). Lucio Urtubia, el anarquista irreductible. Ediciones B. ISBN 84-666-0267-4.
  • Thomas, Bernard. Lucio, l'irréductible (Albertina Rodríguez kaj Francisco Rodríguez, trad.). Suma de Letras SL. ISBN 84-663-0671-4.