Ludwig Fischer (nask. la 16-an de aprilo 1905 en Kaiserslautern, ekzekutita la 8-an de marto 1947 en Varsovio) – germana militkrimulo, la guberniestro de la Varsovia Distrikto de la Ĝenerala Gubernio dum la okupacio de la Pola Respubliko far la Tria Regno .

Ludwig Fischer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1905 (1905-04-16)
en Kaiserslautern, Palatinato,  Germana Imperiestra Regno
Morto 8-an de marto 1947 (1947-03-08) (41-jaraĝa)
en Varsovio,  Pollando
Mortokialo pendumo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr
Germana afiŝo de 1941 avertanta la loĝantaron de la Varsovia Distrikto kontraŭ infektiĝo je tifo de judoj el la geto, subskribita de Ludwig Fischer
Ludwig Fischer (unua maldekstre en la dua vico) dum la proceso antaŭ la Supera Nacia Tribunalo en Varsovio

Familio redakti

Li estis edziĝinta al Frieda Cobitz, kun kiu li havis du filinojn. La unua naskiĝis en Germanio antaŭ la milito, kaj la dua en 1940 en Varsovio [1] .

Biografio redakti

Li naskiĝis en Kaiserslautern en Rejnlando, kie li finlernis ĉe reala mezlernejo. Li studis juron en pluraj germanaj universitatoj. En 1928 li doktoriĝis en la Universitato de Erlangen trapasinte ŝtatan ekzamenon en 1927. En la jaroj 1928–1932 li faris juĝejan praktikon en la urba tribunalo kaj ŝtata administrado en Kaiserslautern, poste li finis sian juran praktikon en Munkeno[2] . Tie li renkontiĝis kun sia posta kunlaboranto kaj subulo Herbert Hummel. Fischer aliĝis al NSDAP en 1926, kaj al SA en 1929 (li akiris altan gradon de SA-Gruppenführer). En 1937 li estis elektita deputito al la Reichstag.

La Dua Mondmilito redakti

En oktobro 1939 li fariĝis guberniestro de la Varsovia Distrikto en okupaciata Pollando kaj okupis ĉi tiun postenon ĝis la retiro de germanaj trupoj el Varsovio en januaro 1945. La 9-an de novembro 1939 li estis promociita al la rango de Brigadeführer, kaj la 26-an de oktobro 1940 li ricevis la rangon de Gruppenführer. En aprilo kaj majo 1943 li ankaŭ plenumis la devojn de guberniestro de la Distrikto Lublin .

Fischer, kiel la guberniestro de la Varsovia Distrikto, faris multajn krimojn kontraŭ kaj la pola kaj juda loĝantaroj. Li ia. decidis establi la varsovian geton kaj faris aliajn decidojn, kiuj diskriminaciis judojn. Li partoprenis la likvidadon de la geto mem. Fischer estas respondeca pri la teroro uzata kontraŭ polaj civiluloj, inkluzive de amasaj ekzekutoj, forkaptoj kaj deportoj de devigitaj laborantoj al Germanio. Dum sia restado en Pollando, li loĝis en la palaceto "Mon Plesir" en Falenica apud Varsovio.

Fischer estis kondamnita al morto fare de partizana tribunalo. Lia nomo okupis la unuan lokon sur la listo de naziaj oficiroj destinitaj al elimino de sturmaj grupoj de Pola Enlanda Armeo kadre de la tiel nomata operaco Główki. En marto 1943 membroj de Kedyw sendis el la ĉefa poŝtoficejo naŭ pakaĵojn, kiuj enhavis tempobombojn. Unu el ili estis adresita al Fischer[3]. Ĝia eksplodo ĉe la ĉefsidejo de la guberniestro en la palaco de Brühl kaŭzis la morton de unu kaj vundis alian oficiston[4]. Unu jaron poste lia aŭto estis pripafita de membroj de la bataliono "Zośka" kadre de la operaco Polowanie, tamen Fischer sukcesis eskapi viva.

Dum la Varsovia Ribelo, dum la evakuado la 9-an de aŭgusto 1944 el la Palaco de Brühl, Fischer falis sub bafadon de ribeluloj kaj estis vundita. Inter la mortigitoj estis lia subulo, Herbert Hummel.

Post la falo de la ribelo, Fischer, kiel estro de civila administrado, kunlaboris kun la milita administrado por detrui kaj prirabi la urbon. Li respondecis pri la teruraj kondiĉoj en la transira koncentrejo por la varsovia civila loĝantaro en Pruszków.

Postmilita periodo kaj proceso redakti

Post la milito, Fischer estis arestita de la aliancanoj kaj ekstradiciita al Pollando. Kune kun tri aliaj membroj de la naziaj aŭtoritatoj de okupaciata Varsovio (inkl. Ludwig Leist) li prezentiĝis antaŭ la Supera Nacia Tribunalo. La proceso okazis en la salono de Pola Asocio de Instruistoj ĉe la str. Smulikowskiego 6/8.

Fischer estis trovita kulpa la 3-an de marto[5], juĝita al morto kaj ekzekutita la 8-an de marto 1947.

Referencoj redakti

  1. Krzysztof Dunin-Wąsowicz, „Raporty Ludwiga Fischera” – biogram Fischera na stronach Pracy zbiorowej, „Raporty Ludwiga Fischera gubernatora dystryktu warszawskiego 1939-1944”, Książka i Wiedza, Warszawa 1987, (ISBN 8305111970), p. 22.
  2. Krzysztof Dunin-Wąsowicz, „Raporty Ludwiga Fischera” – biogram Fischera na stronach Pracy zbiorowej, „Raporty Ludwiga Fischera gubernatora dystryktu warszawskiego 1939-1944”, Książka i Wiedza, Warszawa 1987, (ISBN 8305111970), p. 21-32.
  3. Akcje zbrojne podziemnej Warszawy 1939-1944. ISBN 83-06-00717-4.
  4. Akcje zbrojne podziemnej Warszawy 1939-1944. ISBN 83-06-00717-4.
  5. Kalendarium 3 marca Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Bibliografio redakti

  • Raporty Ludwiga Fischera gubernatora dystryktu warszawskiego 1939-1944, KrzysztofK. Dunin-Wąsowicz i inni, Warszawa: Książka i Wiedza, 1987, ISBN 83-05-11197-0, OCLC 835862871.