Luksemburga Ĝardeno

La Luksemburga Ĝardeno, (france Jardin du Luxembourg, konata malpli formale kiel Luco), estas granda publika parko de Parizo, situanta en la 6-a distrikto de la franca ĉefurbo. Ĝi etendiĝas sur 224 500 m² kaj estas do la plej vasta parko de Parizo. Luco estas la ĝardeno de la franca senato, kiu mem situas en la Luksemburga Palaco.

Luksemburga Ĝardeno
urba parkovidindaĵo [+]

LandoFrancio

SituoParizo
- koordinatoj48° 50′ 49″ N, 2° 20′ 14″ O (mapo)48.8469444444442.3372222222222Koordinatoj: 48° 50′ 49″ N, 2° 20′ 14″ O (mapo)
Areo0,23 km² (23 ha) [+]

Luksemburga Ĝardeno (Parizo)
Luksemburga Ĝardeno (Parizo)
DEC
Luksemburga Ĝardeno
Luksemburga Ĝardeno

Luksemburga Ĝardeno (Francio)
Luksemburga Ĝardeno (Francio)
DEC
Luksemburga Ĝardeno
Luksemburga Ĝardeno
Map
Luksemburga Ĝardeno

Vikimedia Komunejo:  Jardin du Luxembourg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Senato vidata el la Luksemburga Ĝardeno.

Historio redakti

La palacon kaj la ĝardenon kreis la arkitekto Salomon de Brosse por Maria de Mediĉo, de 1615 ĝis 1627.

Édouard René de Laboulaye estis franca juristo, poeto, aŭtoro kaj kontraŭ-sklaveca aktivulo. Li estas memorata kiel la intelekta kreinto de la Statuo de Libereco en Novjorko, ĉar en 1865 li proponis la ideon de tia monumento pagita de civitanoj de Francio, kaj de la malpli konata originalo en la Luksemburga Ĝardeno.

Priskribo redakti

La reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj estas serio de dudek skulptaĵoj starantaj subĉiele ekde la mezo de la 19-a jarcento en la Luksemburga Ĝardeno. Tiu serio konsistas el dudek skulptaĵoj starantaj sur la promenejo super la centra florbedo kaj la granda baseno, antaŭ la Luksemburga Palaco. Kvankam la statuojn faris malsamaj skulptistoj, ĉiu estas sammodelaj: staranta portreto de elstara virino en la historio de Francio, el blanka marmoro. Ĉiu statuo altas inter 2,30 m kaj 3,80 m kaj staras sur ŝtona piedestalo, kun en medaliono la nomo, la titolo kaj la naskiĝdato kaj mortodato de la persono.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti