Lumaj ventoj
Lumaj ventoj, origine hungare Fényes szelek estas kolora filmo en Hungario. La filmo estis prezentita ne nur en Hungario, sed ankaŭ en Svedio (1969), Aŭstralio (1970), Suomio (1970), Danio (1970).
Lumaj ventoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Fényes szelek |
Produktadlando | Hungario |
Originala lingvo | hungara |
Kina aperdato | 1969 |
Daŭro | 82 minutoj |
Kameraado | Tamás Somló (kameraisto) |
Reĝisoro(j) | Miklós Jancsó |
Produktisto(j) | Ottó Föld |
Scenaro | Gyula Hernádi |
Loko de rakonto | Hungario |
Muziko de | Lajos Vass |
Premioj
redakti- la plej bona vira aktoro (1969)
- premio de kritikistoj por la reĝisorado (1970)
- en Adelajdo
Historia fono
redaktiIdeo pri la popolaj kolegioj naskiĝis en la 1930-aj jaroj. Tio estis, ke la malriĉaj junuloj lernu en kolegioj. Naskiĝis ankaŭ movado pri tio en 1946 kaj ĝi finiĝis en la fino de la jardeko. En 1948 158 popolaj kolegioj funkciis, kie lernis 9500 mezlernejanoj aŭ studentoj. Tiu movado okazis nur en Hungario. Efiko de la movado estis granda en Hungario, ĉar estiĝis generacio, kiu baldaŭ laboris en la socialismo.
Historio
redaktiEn 1947 popolaj kolegianoj eniras katolikan seminarion por disputi. Samtempe la komunista partio volas tujan rezulton, tial policano arestas kelkajn pastrajn lernantojn. Tio estas tro, tial la komunistoj faras ŝanĝojn en estraro de la kolegianoj. Du fraŭlinoj estas la novaj gvidantoj, kiuj jam pli kruele humiligas la estontajn pastrojn. Tio denove estas tro, ambaŭ fraŭlinoj estas eksigitaj, kiuj ne komprenas, kial la partio ne apogas ilin.
Rolantoj
redakti- Andrea Drahota – Jutka
- Kati Kovács – Teri
- Lajos Balázsovits – Laci
- András Kozák – policano
- András Bálint (aktoro) – András
- József Madaras – pastro
- Adrienne Csengery – lernanto
- Jácint Juhász – Kovács
- Gyula Szersén – Kopre
- Gyula Szombathy – Feri
- István Uri - Pista
- Miklós Benedek, Tamás Jordán (aktoro), András Kern, Róbert Koltai - gimnaziantoj
- Gyula Áts, Péter Blaskó, Zsolt Körtvélyessy kaj aliaj