Zsolt Körtvélyessy

Zsolt Körtvélyessy [ĵolt kortvEjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Körtvélyessy Zsolt Lóránt estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Zsolt Körtvélyessy

Zsolt Körtvélyessy [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsolt Körtvélyessy finis aktoran studion en 1965, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1969. Post siaj studoj li estis membro de Teatro de Kecskemét ĝuste jardekon, poste pli mallongajn tempojn li pasis en Teatro Jókai (Békéscsaba), Teatro Szigligeti (Szolnok), Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Miskolc). En 1989 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Teatro Magyar, fine li revenis al la menciita Teatro de Kecskemét. Li ricevis plurajn premiojn inter 1985-1993. Li havas edzinon, kiu naskis filinon en 1983.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Fűre lépni szabad (1960)
  • Lumaj ventoj (1969)
  • 80 huszár (1978)
  • Az elvarázsolt dollár (1985)
  • Honfoglalás (1996)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • ‘‘Vigyori’‘ (1968)
  • ‘‘És mégis mozog a föld’‘ (1973)
  • ‘‘Széchenyi napjai’‘ (1985)
  • ‘‘Barátok közt’‘ (serio, 1998–2004)

Dubladaj roloj redakti

Fontoj redakti