Miklós Benedek
Miklós Benedek [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Benedek Miklós estas elstara hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro. Lia filo estis Tibor Benedek (akvopilkisto).
Miklós Benedek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1946 (74-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Tibor Benedek |
Infano | Tibor Benedek (akvopilkisto) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Miklós Benedek naskiĝis la 28-an de septembro 1946 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Miklós Benedek finis la Teatran kaj Filman Altlernejon en Budapeŝto en 1969. Poste li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), baldaŭe li ludis ankaŭ en alia ĉefurba teatro. Li ankaŭ instruas en la ĉeflernejo kaj ofte rolas en la Hungara Radio. Li ricevis ĝis tiam 4 premiojn, eĉ en 2016 premion Kossuth.
En 1971 li edziĝis.
Roloj (elekto)Redakti
- 33 filmoj inter 1969-2009, ekzemple Lumaj ventoj, 1969; Sorstalanság (Sensorteco), 2005
- 59 televiziaj filmoj inter 1970-2010, ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Kálmán Mikszáth: La nigra urbo, 1971; Kisváros (Urbeto), serio, 2000
- 31 reĝisoradoj inter 1983-2011, ekzemple Ferenc Molnár: Valaki (Iu), 1983; Jenő Heltai: Az orvos és a halál (La kuracisto kaj la morto), 1993
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Reĝo Lear, Julius Ceasar, Romeo kaj Julieta, La ŝtormo; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk); Zoltán Kodály: Háry János (Johano Háry); Zsigmond Móricz: Rokonok (Parencoj); Frigyes Karinthy: Holnap reggel(Morgaŭ matene)