Éva Botos
Éva Botos [botoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Botos Éva estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estas Ádám Horgas.
Éva Botos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1974 (50-jaraĝa) en Hajdúböszörmény |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1994–1998) |
Familio | |
Edz(in)o | Ádám Horgas |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto reĝisoro |
Éva Botos[1][2] naskiĝis la 1-an de junio 1974 en Hajdúböszörmény.
Biografio
redaktiÉva Botos maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1992, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1998. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Benedek. Jam post la maturiĝo ŝi studis ankaŭ en aktorstudio. Baldaŭ ŝi aliĝis al Nova Teatro (Budapeŝto). Inter 2010-2013 ŝi ne ligiĝis al teatro, poste ŝi havas rolojn en malgranda teatro en Budapeŝto. Ŝi ricevis premiojn inter 2000-2014. Ŝi naskis filon en 2010.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Hermia
- Othello - Desdemona
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Varja
- Henrik Ibsen: Nora - titolrolo
- Molière:
- L' Avarulo - Élise
- La friponaĵoj de Skapeno - Zerbinette
- Kleraj virinoj - Armanda
- La Nobela Burĝo - Luci
- Ernő Szép: Lila ákác - Tóth Manci
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - Keczeli Ilona
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Érzékek iskolája - menyasszony (1996)
- Zsiguli - policano (2004)
- Mintaapák (televizia serio, 2021)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Geraldine Chaplin, Bibi Andersson, Scarlett Johansson, Lauren Graham[3]