Bibi ANDERSSON [bibi anderŝon] (denaske Berit Elisabeth Andersson; 11-a de Novembro 1935 - 14-a de aprilo 2019) estis sveda aktorino.

Bibi Andersson
Persona informo
Bibi Andersson
Naskonomo Berit Elisabet Andersson
Naskiĝo 11-an de novembro 1935 (1935-11-11)
en Stokholmo
Morto 14-an de aprilo 2019 (2019-04-14) (83-jaraĝa)
en Stokholmo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Gefratoj Gerd Andersson vd
Edz(in)o Kjell Grede • Per Ahlmark vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post finkompletigi lernejajn studojn, ŝi akceptis aliĝi al la Reĝa Drama Teatro en Stokholmo, al kiu ŝi estis asocia dum 30 jaroj. Ŝia unua kunlaborado kun Ingmar Bergman estis en 1951, kiam ŝi partoprenis en lia produktado de reklamaĵo por lav-pulvoro "Bris". En la 1950-aj, 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ŝi stelulis en pli ol dek Bergman-reĝisoritaj filmoj, kiaj La sepa sigelo (1957), Sovaĝaj fragoj (1957), Nära livet (1958), Ansiktet (1958), Persona (1966), En passion (1969), kaj Beröringen (1971).

Ŝi laboris ankaŭ kun John Huston (The Kremlin Letter: 1970) kaj Robert Altman (Quintet: 1979). Ŝi premieris en la usona teatro en 1973 per la verko de Erich Maria Remarque nome Plena Cirklo. Ŝia plej fama usona filmo estas I Never Promised You a Rose Garden (1977), kie stelulis ankaŭ Kathleen Quinlan.