Lajos Vass [lajoŝ vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass Lajos estis hungara korusestro, dirigento, komponisto.

Lajos Vass
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1927 (1927-04-05)
en Poroszló
Morto 6-an de novembro 1992 (1992-11-06) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Edit Kaposi
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Busto pri Lajos Vass

Lajos Vass [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1927 en Poroszló, li mortis la 6-an de novembro 1992 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Vass studis en kalvinana pedagogia altlernejo de Debrecen, poste en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1946-1949). Lia plej grava instruisto estis László Somogyi (dirigento). Post siaj studoj li akiris dirigentan statuson en la armea koruso, en 1953 li iĝis korusestro. La koruso turneis en Ĉinio, en tiu periodo okazis la Hungara revolucio de 1956. Dum la hejmenvena reiro en Moskvo la koruso malobeis la koncerton, tial en Budapeŝto la koruso oficiale estis malfondita. Tamen pro persona laboro de Zoltán Kodály la koruso reviviĝis sen Lajos Vass. En la sekvaj jardekoj li gvidis fabrikajn korusojn kaj simfoniajn orkestrojn. En 1969 li akiris tutlandan famon, ĉar li estis estro de muzika programserio Röpülj Páva. El tio naskiĝis ankaŭ movado kaj estis fonditaj tutlande rondoj Páva. Depost fino de la socialismo li estis rehabilitita.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Mese az esztendőről (oratorio, 1959)
  • Szorongó varázs (filma komponaĵo, 1960, mallonga filmo)
  • Áprilisi ének (kanto por koruso, piano, 1960)
  • fabeloperoj: Babszem Jankó (1973); A kismalac és a farkasok (1974); Csacsi történet (1977); Terülj, terülj, asztalkám! (1976)
  • Hajnali harangszó (por infankoruso, 1974)

Memorigiloj redakti

  • reliefa memortabulo en Debrecen (1996) [1]
  • busto en Komárno
  • pluraj korusoj, orkestroj, lernejoj prenis la nomon Lajos Vass

Fontoj redakti

Referencoj redakti