Kati Kovács (kantistino)

ungara aktorino kaj kantistino
(Alidirektita el Kati Kovács)

KOVÁCS Kati [kova’ĉ kati] (naskiĝis la 24-an de oktobro 1944 en Verpelét) estas sukcesa hungara kantistino, tekstopoeto [1]. Ŝia unua edzo estis Tibor Koncz, la dua István Lerch.

Kati Kovács
Persona informo
Kovács Kati
Naskonomo Kovács Katalin Anna Sarolta
Naskiĝo 25-an de oktobro 1944 (1944-10-25) (79-jaraĝa)
en Verpelét
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary vd
Familio
Edz(in)o István LerchTibor Koncz vd
Profesio
Okupo kantistoaktoro • kantotekstisto • diskografa artisto vd
Laborkampo kantado • aktorado vd
Aktiva dum 1962– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kati Kovács
Kati Kovács

Biografieto redakti

Kati Kovács en la gimnazio kantis kun amatora muzikgrupo kantojn de Little Richard. Tiutempe interesis ŝin la ĵazo, tiel ŝi provis imiti la prezentan stilon de Ella Fitzgerald.

En 1965 ŝi venkis en la tutlanda konkurso "Ki mit tud?" (Kiu kion scias?). Tiu venko destinis ŝian tutan vivon, igi ŝin landkonata, tre populara.

Ŝi sukcesegis en 1966 en la hungara kanto- kaj danc-festivalo kun la kanto "Nem leszek a játékszered" (Mi ne iĝos via ludilo). Post tio, ŝi iĝis dufoje unua-lokumita, tio estas ŝi venkis trifoje! En 1972 ŝi venkis per kanto "Add már, Uram, az esőt!" (Donu mia Dio jam la pluvon) kaj en 1981 per "Újra otthon" (Denove hejme). Ŝia populareco estas senrompa, multaj furorkantoj estas ligita al ŝia nomo.

Ŝlagroj redakti

Plej konataj ŝlagroj (el pli ol 400 kantoj):

  • Nem leszek a játékszered
  • A régi ház körül
  • Hull a hó a kéklő hegyeken
  • Egy hamvas arcú kisgyerek (El bimbo)
  • Most kéne abbahagyni
  • Add már, Uram, az esőt!
  • Úgy szeretném meghálálni
  • Rock and roller
  • Ha legközelebb látlak
  • Találkozás egy régi szerelemmel
  • Hol vagy Józsi?
  • Menetjegy (One way ticket)
  • Átmentem a szivárvány alatt
  • Elfutok, elmegyek
  • Várlak
  • Te kékszemű

Filmludoj redakti

Ŝi rolludis en la filmo Ünnepnapok (Festotagoj), en 1967. Poste ŝi aperis en la filmoj kiel Eltávozott nap (Forpasita tago) kaj Fejlövés (Kapopafo), pro la ludoj en tiuj ŝi ricevis en 1968 la premion por la plej bona virina ĉefrolulo! Samjare ĉefrolis en la filmoj A hamis Izabella, Lumaj ventoj kaj Holdudvar.

Post la aktora deflankiĝo, ŝi revenis al la kantoj, film-kantoj, sed ŝi rolludis eĉ en teatraĵoj.

Ŝi gvidis kun aktoro Péter Haumann dum du jaroj (2001-2002) la programon „Slágertévé” (Ŝlagrotovo), en kiu ili kun granda entuziasmo amuzis la spektantojn.

Ŝi aperis kun kanto en la filmo Boldog születésnapot (Feliĉan naskiĝtagon), prezentita dum la Hungara Filmobservo de 2003.

Ŝi estas konata gasto en la televidaj programoj kiel kantistino.

Aliaĵoj redakti

Ŝi iĝis venkinto en la Internacia Kantofestivalo (en Dresdeno) en 1972, poste samjare venkis la Festivalojn de Kontreo-kantoj (Castlebar, Irlando). Ŝi iĝis elektita la plej populara kantistino en la GDR, en 1974, kaj stelulino de la jaro en Anglio (Music Week). Ŝi estis tiom populara en orienta Germanio, Pollando, Bulgario, ke oni organizis por ŝi apartan spektaklo-programon.

Distingoj redakti

  • nivela premio de la Hungara radio kaj Televido- sesfoje
  • Premio de la Tutlanda Sindikata Konsilio en 1980
  • Premio Franz Liszt en 1986
  • Kruceto de Honorordeno de la Hungara Respubliko Kruco de Sinjoro en 1994.
  • Kruceto de Honorordeno de la Hungara Respubliko en 2011
  • Budapeŝto honora civitaneco en 2011
  • premio Kossuth en 2014