Lumbildmetodo estis instrumetodo en Esperanto, kies iniciatantoj kaj aŭtoroj estas Ferenc Szilágyi kaj Tibor Czitrom. La unuaj provoj okazis en 1932.

La metodo, kiun la aŭtoro uzis en siaj svedlandaj kursoj, baziĝis, sur la konsidero, ke la projekciitaj simplaj karikaturoj kun la parolo de la instruisto fiksas la memorkapablon el pli multaj direktoj ol la kutimaj instrumetodoj. La projekciitaj bildoj ne prezentis ĝenerale objektojn (substantivojn), sed movojn, sentilustraĵojn (verbojn), kaj kvalitojn (adjektivojn), ĉar laŭ la aŭtoroj tiuj estas pli gravaj al la komencantoj ol la montreblaj, aŭ anstataŭeblaj - per pronomoj - substantivoj.

Biblioteko Hector Hodler havas ekzempleron de la metodo.