La Luna Festo , "Festo de Aŭtuna Mezo" (ĉine 中秋節, prononco "Ĝungĉjoŭĝje"), Luno-Rigardo (japane: 月見 [cukimi] aŭ 観月 [kangecu]) aŭ Aŭtuna Vespero (Korea lingvo: Ch'usǒk aŭ Chuseok,秋夕/ 추석) celebriĝas en Ĉinio, Tajvano, Japanio kaj Sud-Koreio dum la 15-a tago de la 8-a luna monato (nur en Japanio, ankaŭ la 13-a tago de la 9-a luna monato) laŭ la lunosuna kalendaro. Dum antikvaj tempoj la ĉinaj imperiestroj dum printempo donis oferojn al la suno kaj dum aŭtuno al la luno - jam en kronikoj de la dinastio Ĵuo (de la 11-a jarcento ĝis jaro 256 antaŭ Kristo) troviĝas la tempa esprimo Aŭtuna Mezo. Dum pli postaj epokoj la nobeloj kaj kleruloj sekvis la ekzemplon de la imperiestro kaj dum la aŭtuno admiris la helan plenlunon. Dum la dinastio Tang (jaroj 618 ĝis 907), Ming kaj Qing (jaroj 1368-1911) la celebraĵo iĝis unu el la plej gravaj festoj de Ĉinio.

la Luna Festo en la parko Victoria de Honkongo

Lige al la Luna Festo ekzistas pluraj legendoj. Laŭ unu el ili, la origino de la festo estas la rakonto 嫦娥奔月 pri la heroo Hou Ji. Laŭ ĝi dum la pratempo ekzistis 10 sunoj, kiuj sekigis la teron kun ĉiuj plantoj kaj malebligis rikolti rizon, grenon aŭ legomojn. Hou Ji grimpis sur la pinton de la monto Kunlun, paftrafis naŭ sunojn kaj ordonis al la lasta, ĉiutage akurate leviĝi kaj malleviĝi.

De diino Hou Ji estis ricevinta pilolon, kiu donas senmortecon. Lia edzino Ĉang'e glutis la pilolon kaj sekve de tio ŝvebis supren ĝis la luno. Tie ŝi konstruis por si palacon, en kiu ŝi vivas ĝis hodiaŭ.

Luna Festo okazas je la fino de septembro aū en la fruaj tagoj de oktobro en la Gregoria kalendaro.

Eksteraj ligiloj redakti