Lusevera

komunumo de Italio

Lusevera - jen itale, friule Lusèvare - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2018 en la komunumo vivis 625 loĝantoj. Kristana patrono estas la antikva Camillus de Lellis, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Kobarid (SLO), Gemona del Friuli, Montenars, Nimis, Resia, Taipana, Tarcento kaj Venzone.

Lusevera
Lusevera
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 16′ N, 13° 16′ O (mapo)46.26666666666713.266666666667Koordinatoj: 46° 16′ N, 13° 16′ O (mapo)
Alto super marnivelo 325 m
Areo 52 km²
Loĝantaro 625 (2018)
Loĝdenso 12 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cesariis, Micottis, Musi, Pers, Pradielis, Vedronza, Villanova
Najbaraj komunumoj Kobarid (SLO), Gemona del Friuli, Montenars, Nimis, Resia, Taipana, Tarcento kaj Venzone
Patrono Camillus de Lellis
Festa tago 14-a de julio
Nomo de loĝantoj luseveresi
Poŝtkodo 33010
Imposta kodo E760
Kodo laŭ ISTAT 030051
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

La administrejo situas en la vilaĝeto Vedronza (Njivica). La ceteraj loĝataj frakcioj estas:

  • Cesariis (Podbardo)
  • Lusevera (Bardo)
  • Micottis (Sedlišča)
  • Musi (Mužac)
  • Pers (Brieh)
  • Pradielis (Ter)
  • Villanova delle Grotte (Zavarh)

Ne vere ekzistas ĉefloko de la komumumo - ĉiuj partoj estas nur vilaĝetoj. Parto de la komunuma teritorio apartenas al la naturparko de la Juliaj Alpoj.

Apud la vilaĝeto Micottis situas la loĝloko Lusscavaz. Laŭlonge de la ŝtatvojo al la Tanamea montpasejo troviĝas la vilaĝo Sriegnibosch.

Eksteraj ligilojRedakti