Taipana

komunumo de Italio

Taipana - jen itale, friule Taipane - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime al la italia-slovenia limo. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 566 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Jozefo de Nazareto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Attimis, Kobarid (Slovenio), Faedis, Lusevera kaj Nimis.

Taipana
Taipane
Taipana
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 15′ N, 13° 20′ O (mapo)46.2513.333333333333Koordinatoj: 46° 15′ N, 13° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 478 m
Areo 65 km²
Loĝantaro 566 (2023)
Loĝdenso 9 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Attimis, Kobarid (SLO), Faedis, Lusevera kaj Nimis
Patrono Jozefo de Nazareto
Festa tago 19-a de marto, la patrona memortago
Poŝtkodo 33040
Imposta kodo G736
Kodo laŭ ISTAT 030113
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti