Nimis

komunumo de Italio

Nimis - jen itale kaj friule - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2018 en la komunumo vivis 2 711 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la martiraj ĝemeloj Gervasio kaj Protasio, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Attimis, Lusevera, Povoletto, Reana del Rojale, Taipana kaj Tarcento.

Nimis
Nimis
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 12′ N, 13° 16′ O (mapo)46.213.266666666667Koordinatoj: 46° 12′ N, 13° 16′ O (mapo)
Alto super marnivelo 207 m [+]
Areo 33 km²
Loĝantaro 2 711 (2018)
Loĝdenso 80 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Monteprato
Najbaraj komunumoj Attimis, Lusevera, Povoletto, Reana del Rojale, Taipana kaj Tarcento
Patrono Gervasio kaj Protasio
Festa tago
Nomo de loĝantoj nimesinimensi
Poŝtkodo 33045
Imposta kodo F898
Kodo laŭ ISTAT 030065
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Eksteraj ligilojRedakti

 
deklivaj vitejoj kaj la komunumoparto Ramandolo