Luterana malnova preĝejo (Szarvas)

La Luterana malnova preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Szarvas.

Luterana preĝejo de
Szarvas
Luterana malnova preĝejo en Szarvas
Luterana malnova preĝejo en Szarvas
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szarvas
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1788, denove en 2009
Arkitektura priskribo
Konstrustilo frua klasikismo
Konstruado 1786–1788
Specifo
Enhaveco 3500 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La malnova luterana preĝejo estis konstruita fine de la 1780-aj jaroj. Motoro de la konstruado estis Sámuel Tessedik, tial oni metis memortabulon pri li sur la preĝejon en 1942. La lignoj alvenis flose sur Tiso. La lasta renovigo finiĝis en 2009.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas unusolan kvadratan kaj dikan turon. La konstruaĵo estas impone granda kaj apartenas al la plej grandaj luteranaj preĝejoj en Hungario. Interne laŭ la kutimoj estas galerio, kie dekomence funkciis orgeno. En 1804 la preĝejo ricevis novan orgenon.

Fontoj redakti