Luterana preĝejo (Tab)
La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2004) en urbo Tab (Hungario).
Luterana preĝejo de Tab | |
---|---|
Luterana preĝejo en Tab
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tab |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Suda Transdanubio, Somogy |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tab, Kossuth u. |
Historio
redaktiLa tiama vilaĝo senhomoĝis pro dominado de turkoj en la 1660-aj jaroj. La rehomiĝo okazis en la frua 18-a jarcento. Oni taksas, ke la luterana grupo formiĝis en 1717, ili konstruis preĝdomon en nekonata jaro, sed ĝi bruldetruiĝis en la 1780-aj jaroj. Oni konstruis novan preĝdomon, eĉ baldaŭ ĝi estis pligrandigita kaj turo alkonstruiĝis en 1800. Pro incendio la plena kirko bruldetruiĝis en 1840, sed en la sama jaro oni rekonstruis ĝin. Tamen la altaro kaj orgeno estis savita. En 1874 oni aĉetis novan orgenon. Renovigaj laboroj okazis en 1933, parto de la instalaĵoj (ekzemple altaro, predikejo) estis ŝanĝitaj en 1950. Pliaj renoviĝoj okazis inter 1980 kaj 1984.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en granda korto. La fasado estas simetria, meze la turo nur iomete reliefas. En la turo 3 sonoriloj povas sonori, la turpinto estas plurlatera piramido. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo en flanko de la navo. La altara bildo prezentas la piedirantan Jesuon sur la maro ĵus savinta Sanktan Petron.