Luterana preĝejo (Tamási)
La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1998) en urbo Tamási (Hungario).
Luterana preĝejo de Tamási | |
---|---|
Luterana preĝejo en Tamási
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tamási |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Suda Transdanubio, Tolna |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 100 sidlokoj, 50 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tamási, Kossuth tér, 20. |
Historio redakti
Depost dominado de turkoj la loka aristokrato estis katolika, tial la komunumo longe konsistis nur el katolikoj. Luteranoj alvenis en 1831. Ili aĉetis gastejon kaj ili trakonstruis preĝdomo. Tiutempe ankaŭ kalvinanoj apartenis al la luterana grupo. Ili kune konstruis turon en 1933. La luteranoj tre longe apartenis al Nagyszokoly kiel filio. Loke la matrikulaj enskriboj komenciĝis en 1949. Origine la orgeno funkciis en kirko de Kaposfüred ekde 1783 kaj en nekonata jaro venis en tiun kirkon. Ĝi aparte estis deklarita historia monumento en 2007, ĉar ĝia muzikaĵo perfekte redonas la barokon. La preĝejo plene estis renovigita en 2018.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola laŭ la ĉefplaco kaj rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. La turo ambaŭflanke aliĝas al du teretaĝaj aloj.
Fontoj redakti
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
-
Pordo
-
Fenestroj