Mária Keresztessy
Mária Keresztessy [keresteŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztessy Mária estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Keresztesy Mária, ŝia parenco estis Attila Dargay.
Mária Keresztessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Keresztesy Mária |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1908 en Miskolc (Hungario) |
Morto | la 29-an de majo 1977 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/3-1-48/49 |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Attila Dargay (nevo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mária Keresztesy [1] naskiĝis la 25-an de junio 1908 en Miskolc, ŝi mortis la 29-an de majo 1977 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMária Keresztessy komence estis kineja pianisto en mutaj filmoj. Baldaŭ ŝi studis en Tutlanda Teatra Lernejo. En 1932 ŝi debutis en Teatro Belvárosi. Inter 1934 kaj 1936 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Szeged). Ŝiaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Magyar (1937)
- denove Teatro Belvárosi (1939)
- Gaja Teatro (1943)
- Teatro Úttörő (1949).
Ekde 1955 ĝis la pensiuliĝo ŝi havis rolojn en Teatro József Attila.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Edmond Rostand: L'Aiglon - duko Reichstadt
- Ŝekspiro: Rikardo la 3-a - Lady Anna
- George Bernard Shaw: Mrs Warren's Profession - titolrolo
- Sándor Bródy: A tanítónő - Tóth Flóra
- Schiller: Kabale und Liebe - Lady Milford
- Moliére: Tartufo - Pernelle
Ŝiaj dramoj
redakti- Férfiszerelem (1940, prezentita en Teatro Belvárosi)
- Záporeső (1943)
Elektitaj kinfilmaj roloj
redakti- Két fogoly (1937) – gasto
- Magyar sasok (1943) – patrino
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)
- Jelbeszéd (1974) – malsanulo
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Család ellen nincs orvosság (1968)
- A zöldköves gyűrű (1977)