Mária Mirkovszky
Mária Mirkovszky [mirkovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mirkovszky Mária estis hungara dancisto (movartisto), instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Dettre Szilárdné.
Mária Mirkovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1896 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de majo 1987 (91-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dancisto • instruisto |
Mária Mirkovszky[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1896 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de majo 1987 en Pécs.
Biografio redakti
Mária Mirkovszky akiris licencojn pri gimnastiko kaj kantpedagogio, ŝi frekventis ankaŭ lernejon de Valéria Dienes. Ekde 1917 ŝi instruis en tiu lernejo, pro foriro de Dienes ekde 1919 Mirkovszky gvidis la lernejon ĝis 1925. Ŝi establis propran danclernejon, kiun ŝi gvidis ĝismorte. Ŝi instruis ankaŭ en operejoj de Vieno, Parizo kaj Berlino. Krom la instruadoj ŝi aranĝis pli ol 200 dancospektaklojn. Ŝi estis la unua, kiu dancis laŭ muziko de Béla Bartók kaj laŭ poemoj de Endre Ady, Mihály Babits, Dezső Kosztolányi kaj Rabindranath Tagore. Ŝi depost la edziniĝo vivis en Parizo ĉirkaŭ 2 jarojn, sed ŝi revenis kaj daŭris la instruadon. Dum la socialismo tio estis unika, ĉar tio ne estis ŝtata instruado.
Ŝiaj disĉiploj (elekto) redakti
- Gabriella Bánki
- Alice Turnay