|Mária NAGy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun la naskiĝa nomo Göllner Mária, laŭ la hungarsistema edzina nomo Nagy Emilné estis hungara filozofo, instruisto, antropozofo, kreinto de la hungara Valdorfa pedagogio.

Mária Nagy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1894 (1894-11-13)
en Budapeŝto
Morto 19-an de januaro 1982 (1982-01-19) (87-jaraĝa)
en Bazelo
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Mária Nagy
Familio
Frat(in)o Lajos Göllner
Edz(in)o Emil Nagy
Infanoj István Vámosi Nagy • Kristóf Nagy • Sandor Nagy
Okupo
Okupo kulturhistoriisto • filozofoinstruisto
vdr
Memortabulo pri gimnazio de Mária Nagy

Mária Nagy [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1894 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de januaro 1982 en Bazelo.

Biografio redakti

Mária Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi doktoriĝis en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918. Jam dum la 1-a mondmilito ŝi partoprenis en laboro de Ruĝa Kruco. Ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 3 filojn. En 1924 ŝi parolis kun Rudolf Steiner, post 2 jaroj ŝi fondis rondon pri antropozofio, samtempe valdorfan lernejon. Ŝi fondis la unuan hungaran gazeton por malliberuloj. En 1933 la lernejo fermis, ĉar la germanaj padagogoj estis revokitaj. Tamen Mária Nagy preskaŭ sekrete instruis plu. Dum la nazia erao ŝi kaŝigis homojn, ekzemple Sándor Török (verkisto). En 1946 kiel aktivulo de Ruĝa Kruco ŝi vojaĝis al Svislando, poste ŝi ne revenis pro la etendiĝanta komunismo. Ŝi prelegis ne nur en Bazelo, sed ankaŭ eĉ foraj landoj. En la 1970-aj jaroj ŝi paŝo post paŝo blindiĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az ókori szellem művelődésének geográfiai alapjai (1918)
  • Küzdelem a Nagysárkányrend ellen (1939, 2012)
  • A magyar ősvallás és a kereszténység (1941, 2003)
  • Die Geige des Alten Moresch (1948)
  • Dialog der Hemisphären (1963)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • gimnazio "Göllner Mária" en Budapeŝto [2] Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • fondaĵo "Göllner Mária"

Fontoj redakti