Místo
Místo (germane Platz) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Vivas ĉi tie 424 loĝantoj (2024). En Místo mem vivas ĉirkaŭ 350 loĝantoj. La vilaĝo situas en Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 575 metroj. Ĝi estiĝis en la unua duono de la 16-a jarcento kiel minista domaro. La minado de ercoj iom post iom perdis en sia signifo kaj plimulto de loĝantoj komencis dediĉi sin al agrikulturo. Post fino de la Dua Mondmilito devis el la vilaĝo foriri absoluta plimulto de la devenaj germanaj loĝantoj, kiuj estis anstataŭigitaj de almigrintoj el diversaj partoj de Ĉeĥoslovakio. Al Místo apartenas ankaŭ partoj Blahuňov kaj Vysoká Jedle.
Místo | |
germane Platz | |
municipo | |
La norda flanko de vilaĝlaco
| |
Oficiala nomo: Místo | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Chomutov |
Administra municipo | Chomutov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Situo | Místo |
- alteco | 576 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 26′ 50″ N 13° 16′ 03″ O / 50.44722 °N, 13.26750 °O (mapo) |
Areo | 13,45 km² (1 345 ha) |
Loĝantaro | 424 (2024) |
Denseco | 31,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1549 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 430 01 ĝis 431 58 |
NUTS 3 | CZ042 |
NUTS 4 | CZ0422 |
NUTS 5 | CZ0422 563242 |
Katastraj teritorioj | 3 |
Partoj de municipo | 3 |
Bazaj setlejunuoj | 3 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
| |
Vikimedia Komunejo: Místo | |
Retpaĝo: www.obec-misto.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Málkov, Kadaň kaj Výsluní.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1549.
Post Munkena interkonsento Místo estis la 5-an de oktobro 1938 okupita de germana armeo, kiun la lokaj loĝantoj kun ĝojkriado bonvenigis. En la paso de milito mortis sur batalkampoj naŭ lokaj viroj. Post la milito plimulto de la devenaj loĝantoj devis foriri Germanion kaj anstataŭ ili loĝiĝis jam dum la jaro 1945 kelke da dekoj da loĝantoj el Ĉeĥoslovakio. Pro detruo de vico de malnovaj domoj Místo perdis sian historian karakteron.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 686 |
1880 | 604 |
1890 | 609 |
1900 | 642 |
1910 | 627 |
1921 | 589 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 592 |
1950 | 337 |
1961 | 321 |
1970 | 305 |
1980 | 332 |
1991 | 353 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 380 |
2011 | 468 |
2014 | 443 |
2016 | 453 |
2017 | 447 |
2018 | 448 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 440 |
2020 | 436 |
2021 | 423 |
2022 | 424 |
2023 | 426 |
2024 | 424 |
Memorindaĵoj
redakti- baroka kolono de La plej sankta Triunuo el la jaro 1724
- krucifikso sur korinta kolono kun reliefoj de Virgulino Maria, sankta Sebastiano, sankta Rozalia kaj Sankta Roĥo el tempo antaŭ la jaro 1800 (translokigita el Kralupy),
- krucifikso kun sankta Maria Magdalena el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800,
- baroka statuo de sankta Floriano
- kapeleta dia torturo
Pluaj fotoj
redakti-
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
-
Memorige protektata domo n-ro 1
-
Kabanoj en Místo