Mónika LAKATOS (prononco:[monika lakatoŝ]) estas hungara cigana artistino, la kantistino de la Romengo bando. En 2020, ŝi ricevis la WOMEX-Vivatingopremion por Mondmuziko kiel la unua roma-devena hungara artisto.

Mónika Lakatos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (46-jaraĝa)
en Hungario, Budapeŝto
Lingvoj ciganahungara
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mihály "Mazsi" Rostás
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.lakatosmonika.hu/
http://www.monikalakatos.com/
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj popolkantisto, artisto
vdr

Biografio redakti

Naskita en Budapeŝto de oláh-cigana familio, ŝi lernis ludi muzikon memlernade. Ŝi regule frekventis Ĉambran Teatron Moonworld kun siaj kuzoj, kie ŝi renkontis sian pli postan edzon, Mihály Mazsi Rostás, kiu akompanis la prezentojn per gitaro. La direktoro de la ĉambra teatro, István Malgot, kandidatigis ilin en 1996 sen ilia scio al la televida konkurso Kiu scias kion?, kie ili koncertis kiel Mónika Lakatos kaj la Infanoj de la Luno kaj gajnis la kategorion de popolkantoj. Poste, ilia filino, Jenny, estis naskita, kaj la kantistino abdikis la scenejon por iom da tempeto. Ŝia edzo tiam fariĝis membro de la bando Romano Drom, kun kiu Mónika foje koncertis. Tiam en 2004 ili formis la grupon Romengo, kiu ludas roma-muzikon de Nagyecsed. Ili publikigis du albumojn, ambaŭ estis ene de la furordekaj furorlistoj de la World Music Charts Europe.

Ŝi pruntedonis sian kantvoĉon en 2010, al filmo de Eran Riklis, The HR Manager. Ŝia solo-albumo Romanimo estis publikigita en 2017, kvara en la listo de World Music Charts Europe en februaro 2018, kaj n-ro 14 en ĝia jara listo, elektita de profesia ĵurio.

Diskaro redakti

Sondiskoj:

  • Romanimo - 2017
  • Hangszín (kun Mónika Lakatos kaj la bando Gypsy Sounds) - 2020

Distingoj redakti

  • Anna Lindh Premio, 2007[1]
  • Párhuzamos Kultúráért Premio, 2013[2]
  • Nemzetiségekért Premio, 2014[3]
  • WOMEX-premio, 2020
  • Pro Cultura Minoritatum Hungariae Premio, 2020[4]
  • premio Kossuth (2022)

Notoj redakti

  1. Mi sül ki a klasszikus és az oláh cigány zene találkozásából?. Alirita 2020-10-25.
  2. 'PÁRHUZAMOS KULTÚRÁÉRT' 2014 DÍJAZOTTAK. mediawavefestival.hu. Alirita 2021-03-12.
  3. Nemzetiségekért Díj 2014. nemzetisegek.hu. Alirita 2020-10-25.
  4. Átadták az idei Pro Cultura Minoritatum Hungariae díjakat (hungare). Kormány.hu. Alirita 2021-03-12.

Fontoj redakti

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lakatos Mónika en la hungara Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti