Møn
Møn estas insulo en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Danio. La insulo kovras areon de 237,47 km² kaj komence de la jaro 2006 la insula komunumo havis 10.448 loĝantojn.
Møn | ||
---|---|---|
insulo, biosfera rezervejo [+] | ||
Akvejo | Balta maro | |
Koordinatoj | 55° 0′ N, 12° 20′ O (mapo)5512.333333333333Koordinatoj: 55° 0′ N, 12° 20′ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Aborrebjerg | |
- alteco | 143 m | |
Akvokolektejo | 217,75 km² (21 775 ha) [+] | |
Areo | 217,75 km² (21 775 ha) [+] | |
Loĝantaro | 9 200 (2022-01-01) | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Møn | ||
Vikimedia Komunejo: Møn [+] | ||
Ĝis la fino de la jaro 2006, Møn estis propra administra komunumo en la distrikto Storstrøms Amt, ekde la 1-a de januaro 2007 ĝis estas parto de la nova komunumo Vordingborg, kune kun la eksaj komunumoj Langebæk, Præstø kaj Vordingborg de la pli granda najbara Sjælland. La plej granda loĝloko de la insulo estas Stege ĉe la samnoma golfeto. En la pleja oriento de la insulo troveblas la kruta kreta klifaro Møns Klint, kies pitoreska aspekto altiras turistojn. La insulo geologie tre similas al la germania insulo Rügen en la Balta Maro, kiu ankaŭ havas tiajn krutajn kretajn klifarojn. La insulaj teritorioj, kiuj konsistas el konka kalko, samtempe prahistorie per tektonaj moviĝo suprenpremiĝis super la marnivelon. La du insuloj apartenis al pli granda kontinenta maso, de kiu nur ili restis.
Ekde la fino de la 20-a jarcento ekzistas insula partnereco inter la dania insulo Møn kaj la germania insulo Fehmarn en la Balta Maro, kiu estas subtenata fare de la interregiona programo de la Eŭropa Unio.
Vidindaĵoj
redaktiAparte la okcidenta parto de Møn riĉas je prahistoriaj monumentoj, interalie la ŝtonepokaj dolmenaj konstruaĵoj
- Grønsalen
- Jordehøj
- Klekkende Høj
- Kong Asgers Høj kaj
- Sømarkedyssen.
- Kastelo Liselund estas klasikisma kampara vilao en anglastila pejzaĝa parko proksime de Møns Klint; temas pri unu el la sidejoj de la Dania Nacia Muzeo.
- La "fabela arbaro" Ulvshale en la nordo de la insulo meritas malkovron, ĉar ĝin vivigas abundo de manfaritaj figuroj el felto.
- La fiŝista vilaĝo Nyord situas solece ĉe la nord-okcidenta pinto de la insulo, ĉirkaŭite de naturprotektita zono. En ĝi vivas plej diversaj birdaj specioj, bone ornitologe observeblaj.
- La freskoj de la ĉirkaŭ la jaro 1400 laborinta Elmelunde-majstro viziteblas en la kristanaj preĝejoj de Elmelunde, Fanefjord kaj Keldby.
- Klintholm Havn estas fiŝista kaj libertempa haveno en la sudoriento de la insulo.
- Super ĉio nokte lumas la dum la jaro 1845 konstruita lumturo Møn Fyr.
Turismo
redaktiSur la insulo eblas lupreni feriodometojn. Aparte ŝatataj estas la feriodomoj kaj plaĝoj de Råbylille kaj Ulvshale. En Ulvshale Skov ekzistas arbaro kaj la plej granda kampadejo de la insulo. Proksime de Møns Klint kaj sude de Harbölle troveblas pliaj kampadejoj.
La germana verkisto Günter Grass ofte pasigas siajn feriojn en solece situanta domo en Ulvshale. Li samkiel ĉiuj aliaj ne-danoj ne rajtas aĉeti domon aŭ grundon en Danio, sed havas la permeson nelimigite uzi la domon.
Trafiko
redaktiMøn perŝosee atingeblas pere de pontoj, digoj kaj pramoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- geologia retejo pri la kreta klifaro Møns Klint
- retejo de kulturhistoria muzeo por Møn kaj Bogø en Nyord (inter alie dane kaj germane)
- fotoj de la impresaj kretaj klifoj, ankaŭ fotite de la maro
- germanlingvaj informoj pri la insulo
- paĝaro pri kastelo Liselund en la retejo de la Dania Nacia Muzeo Arkivigite je 2011-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
54° 59' 8" norde, 12° 18' 9" okcidente Mapo