Tiu ĉi artikolo temas pri la diino Mara en la latva mitologio. Pri aliaj signifoj vidu la apartigilon Mara.

Māra estas ofte menciata diino en la latva mitologio. Nuntempe temas pri populara latvalingva virina persona nomo. Festotago de ŝi estas la 25-a de marto.

Aliaj latvaj diinoj komprenatas kiel alternativaj aperoj de la diino Māra. Foje ŝi nomatas "patrino de la bovoj" (latve Lopu māte). Māra estas la diino de la tero, de la virinaj taskoj, al kiuj laŭ la tradicia kampara kompreno en Latvio aparte estas la zorgado pri infanoj kaj bovoj (en tiu kombino), kaj la diino de ĉiuj ekonomiaj aktivecoj („La dio Dievs kreis la tablon, sed Māra la panon.“) ĝis la administrado de mono kaj komerco.

Kiel alternativa apero de la dio Dievs, ŝi post la morto de homo akceptas ties korpon, dum Dievs prenas la animon. Ŝi estas la diino de la agroj, kiuj nomatas "grundo de Mara" (latve Māras zeme).

Aparte en la regiono Kuronio ŝi proksime asociiĝas al la diino Laima ("la feliĉa").

Post la kristanigo de Baltio, la diino Māra ofte estis identigita kun la dipatrino Maria - ofta fenomeno en kristanigitaj regionoj kiuj ĝis tiam havis fortajn antaŭkristanajn diinojn. Ŝia festotago tiel foje ankaŭ konsideratas la 15-a de aŭgusto, la festotago de ĉieliro de Maria.

Alternativaj nomoj estas Māre, Mārīte, Mārša kaj en Kuronio ankaŭ Māršava.