La antikva latva mitologio estas parto de la balta mitologio kaj havas multajn similaĵojn kompare kun la litova mitologio. Ĝi baziĝas unuavice sur la tre multnombraj latvalingvaj tradiciaj popolaj kantoj, la "dainas", kaj sur aliaj genroj de la latva popola kulturo.

Bazoj redakti

La kulturo de latvoj kune kun kiuj de litovoj estas inter la plej antikvaj hindeŭropaj kulturoj. Multo el ĝia simbolismo (ekzemplo estus la "pērkonkrusts", la "kruco de tondro") estas antikva. Ĝiaj sezonaj festoj kaj multnombraj dioj reflektas la agrikulturan naturon de la vivo en la historiaj latvaj triboj. Tiuj sezonaj festoj ankoraŭ nuntempe estas konataj kaj ofte aktive celebrataj – ekzemple la mezsomera festo Jāņi estas nacia festotago.

Kiam Latvio estis perforte kristanigita dum la 13-a jarcento fare de la germana konkera armeo de la Livonia ordeno, oni transprenis multajn elementojn de la antaŭa latva etna religio al novaj kristanismaj tradicioj, kiuj ŝajnu kvazaŭ daŭrigo de la prakristanaj tradicioj. Ekzemple la nomo de la supera prakristana dio, Dievs, kiu lingvistike montras etimologian parencecon kun la latina vorto "Deus" (DEVS) unue por unuopa reprezentanto el la romia diaro, poste por la kristana dio, estis transprenita kiel latvalingva nomo de la biblia, kristana dio. Kristnasko laŭ la prakristana tradicio estis nomita "Ziemassvētki" (vintra festo), kaj pasko Lieldienas – la palmofesto dimanĉe antaŭ pasko iĝis Pūpolsvētdiena (festotago de salikaj katetoj), kaj la infanoj tiumatene estis vekitaj per branĉoj de salikaj katetoj kaj prakristana rita elvoko.

Fontoj redakti

Historiaj fontoj redakti

Dum la jaro 98, la Romia historiisto Gaius Cornelius Tacitus menciis la adiron de dia patrino en Baltio. Raportoj de la kristanaj misiistoj el Germanio el la 13-a jarcento donas nebalancitajn informojn. Ŝajne iuj latvaj triboj relative libervole transprenis kristanismon, dum la plejparto, ekzemple la kuronoj kaj zemgaloj forte rezistis kaj estis baptitaj per pleja perforto. En postaj tekstoj foje prakristanaj latvaj, litovaj kaj praprusaj dioj estis miksitaj, kaj ekestis ekstreme nekredindaj klarigoj pri ilia etimologio.

Popolaj kutimoj redakti

Latvaj popolaj kutimoj estas dokumentitaj nur de la 19-a jarcento – tial ili povas esti influitaj de la sescentjara proceso de kristanigo. Estis tradiciaj popolaj kantoj (la "dainas"), kiuj transportis mitologiajn informojn, kaj legendaj rakontoj buŝe donitaj de generacioj al generacioj. Krome tradiciaj vestaĵoj, lignaj kaj ŝtonaj skulptaĵoj, dancoj kaj sezonaj ritoj konserviĝis, dum la originaj prakristanaj temploj kaj kasteloj de la prakristana latva kulturo estis preskaŭ komplete detruitaj de la kristanigantoj. Pliaj tradicioj koncernis kredojn kaj proverbojn pri veterprognozoj kaj sanigiloj, kaj nelaste la popolan herban medicinon mem.

Sezonoj kaj sezonaj festoj redakti

La latvoj rekonis ok diversajn sezonojn dum la jaro. La fino de ĉiu sezono kaj la komenco de la sekva estis markita fare de sezona festo.

La latva mitologia kalendaro
moderna sezonolatva ekvivalentosezonofina festo
Vintro Vintra tempo (Ziemas laiks) Meteņi
Vintro Frosta tempo (Sērsnu laiks) Lieldienas
Printempo Printempa tempo (Pavasara laiks) Ūsiņi
Printempo Planta tempo (Sējas laiks) Jāņi
Somero Fojna tempo (Siena laiks) Māras
Somero Aŭtuna tempo (Rudens laiks) Miķeļi
Aŭtuno Spirita tempo (Veļu laiks) Mārtiņi
Aŭtuno Glacia tempo (Ledus laiks) Ziemassvetki

Latvaj dioj redakti

  1. Dievs – (Dio) estis la supera dio. Post la perforta kristanigo de la latvoj dum la 13-a jarcento, oni transprenis la vorton ankoraŭ por la kristana dio. Laŭ la antikva latva mitologio, Dievs estis ne nur a patro de la aliaj dioj, sed la esenco de ĉiuj el ili. Ĉiu alia diaĵo estas malsama aspekto aŭ manifestiĝo de Dievs; tio aparte okulfrapas rilate al la diinoj Māra kaj Laima. La nomo Dievs foje ankaŭ estis interpretita kiel "Aero". Kvankam antikvaj legendoj supozigas, ke li iam amindumis kun la diino Saule ("suno"), li ne havas edzinon. Liaj filoj konatas sub la nomo "Dieva dēli". Historie oni identigas lin kun la patro-dioj de aliaj hindeŭropaj religioj - kiel Tyr, Zeŭso, Jupitero kaj Dyaus Pita.
  2. Auseklis – (el la vorteroj aus - "matena krepusko" aŭ "oriento" kaj "sēkla" - "semo") ankaŭ nomata "Granda Auseklis". Li estis asociigita kun la planedo venuso, kaj formis dian triopon kun Mēness ("luno") kaj Saule ("suno").
  3. Ceroklis – dio de fekundeco, asociigita kun agrikulturo kaj farmistoj. La Jezuito Joannis Stribingius raportis ke la kredo pri Ceroklis ankoraŭ estis viva en orienta Latvio dum la jaro 1606. La unua mordo de ĉiu manĝaĵo, kaj la unua guto de trinkaĵo, estis donita al tiu dio.
  4. Dēkla – (de dēt, planti) estis unu el tri sorto-diinoj, kune kun ŝiaj fratinoj Kārta kaj Laima. Tamen, eble ĉiuj tri nur estis apartaj aspektoj de la diino Laima – ĉiukaze ili tre similas. Dēkla estis asociigita kun infanoj kaj beboj, kaj ofte bildiĝas mamnutrante bebojn. En la origina latva mitologio, ne la moderne revivigita kulto Dievtuŗība, Dēkla estis la diino de fortuno kaj destino. Ŝi estis ĉefe adorita en la okcidento de la nuna Latvio, aparte en Kuronio.
  5. Ūsiņš – estis la dio de ĉevaloj, abeloj kaj de lumo, kiel menciis la Jezuito Joannis Stribingius dum 1606. Li zorgis pri la ĉevaloj dum somero, kaj poste transdonis la potencon al la deio Mārtiņš dum la festo Mārtiņi. Lia nomo estis aparte asociigita kun la festo Ūsiņi.
  6. Jānis estis dio asociigita kun Jāņi, la festo de somermeza nokto. Post la kristanigo, oni asociigis lin kun la kristana sanktulo Johano Baptisto (kies kristana nomfesta tago, la 24-a de junio, ankaŭ estas proksima al la astrologia somermeza tago, la solstico), kaj Jānis iĝis la latvalingva formo de la persona nomo "Johano". Unufoje jare, Jānis venis por porti feliĉon kaj fekundecon al la popolo de Latvio. En la moderna Latvio, la persona nomo estas tre populara.
  7. Jumis – (de la radiko jum- tegmento) estis dio de aero kaj fekundeco. Li estis asociigita kun "duoblaj plantoj", kiel arboj kunkreskitaj el du trunkoj. Dum lia festo fine de septembro, rito kun la nomo "kaptado de Jumis" estis plenumita, kiu garantiu bonan rikolton dum la sekva somero. Li pentriĝis kiel eta viro kun vestaĵoj el tritiko, lupolo kaj sekalo.
  8. Kārta estis plia diaĵo el la triopo de sorto-diinoj, fratino de la diinoj kune kun ŝiaj fratinoj Dēkla kaj Laima. Kiel supre menciite, eble ĉiuj tri nur estis apartaj aspektoj de la diino Laima – ĉiukaze ili tre similas.
  9. Laima – (de laime (feliĉo)) estis diino kaj en la latva kaj la litova mitologioj. Ŝi estis la personigo de feliĉo kaj de sorto, kaj bona kaj malbona. Ŝia persono estis asociigita kun la nasko de infanoj, kun nupto, morto kaj kun la familia vivo. Lige al tio, ŝi estis la patrono de gravedaj virinoj. En la litova mitologio ŝi foje nomiĝis Laimė, kaj la latvoj alternative nomis ŝin Laimas māteLaimes māte ("patrino de feliĉo").
  10. Lauma – (feino) estis ekzemplero de belaj nudaj knabinoj, kiuj ne povis gravediĝi. Tial oni rakontis, ke ili ofte ŝtelus infanojn aŭ pro la neeblo mem mamnutri malbonigus bovan lakton. La feinoj estis tre fortaj kaj ne povus esti mortigitaj per viro en batalo, tamen oni povis venki ilin tuŝante ilian porlaktan trinkŝalmon.
  11. Māra estis la plej-altranga diino el la latva diaro, virina ekvivalento de Dievs. Foje oni komprenis ŝin kiel la mala flanko de Dievs (kiel pri Jin kaj Jang). Aliaj latvaj diinoj, laŭ iuj interpretistoj ĉiuj, estas konsideritaj ŝiaj alternativaj aspektoj.
  12. Mārtiņš estis dio kiu protektis la latvan popolon kaj ilian bestaron kiel ekzemple la ĉevaloj dum la vintraj monatoj – de ŝtelistoj, frosto kaj malsato. Li transprenis la protekton de la ĉevaloj de Ūsiņa la 10-an de novembro, dum la festo Mārtiņi.
  13. Mēness (luno) estis la dio de luno kaj milito. Laŭ la tradiciaj kredoj kaj naciaj kantoj, li estis inter la flirtantoj pri la "filinoj de la suno" ("Saules meitas"). Mēness nombris la stelojn kaj malkovrinte ke Auseklis mankis, ŝtelis la fianĉinon de Auseklis. Tradicie li estis rivalo de la diino Saule, la suno, lia edzino kiu ŝiris lin en pecojn kiam ŝi malkovris lian adulton. Laŭ la litova mitologio, li nomiĝis Mėnulis aŭ Mėnuo.
  14. Metenis estis mistera diaĵo, konektita kun la festo Meteņi, al kiu li veturis dum celebroj kun sia sledo. Li havis kvin filojn kaj kvin filinojn.
  15. Meža vīrs estis la dio de la arbaroj, asociigita kun lupoj. Alternativaj nomoj estis Meža Tēvs aŭ Meža Dievs.
  16. Miķelis estis unu el la filoj de Dievs, la supera dio. Li estis la dio de astronomio, profetaĵoj kaj abundo.
  17. Pērkons ('tondro) estis la komuna balta dio de fulmotondro, kaj estis inter la plej gravaj dioj en la balta diaro. Kaj en la litova kaj la latva mitologio, li estis dokumentita kiel la dio de tondro, pluvo, montaroj, kverkoj kaj la ĉielo.
  18. Ragana (sorĉistino) estis kaj profetino kaj sorĉantino, kaj la diino de magio. Post la kristanigo de Latvio, ŝi estis "malgrandigita" al la rolo de "kutima sorĉistino" portanta malbonaĵojn al homoj kaj dombestoj. Ŝi same estis litova diino.
  19. Saule – (suno) estis la diino de suno kaj fekundeco, patrona diino de la malfeliĉuloj, inkluzive de la orfoj. Ŝi estis la patrino de la "Saules meitas", la filinoj de la suno, vivis pinte de alta monto kaj flugis tra la ĉielo sur granda ĉaro. Nokte ŝi velis sur la maro. La diino estis tre aprezata kaj adorata – foje ŝi simboliĝis per ruĝa pomo. Ĉiuvintre la suno estis renaskita kiel sia filino, la matena stelo, dum la vintra solstico. Saulė estas ankaŭ litova diino.
  20. Zalktis – (herba serpento) estis la dio de bonfarto kaj kaj fekundeco, kaj pri li malmulto estas sciata. La litovoj havis iujn legendojn pri li, inkluzive de la fabelo Eglė, la reĝino de serpentoj.

Mātes redakti

Multaj virinaj diaĵoj estis konataj sub la nomo mātes, kio tradukeblas per "la patrinoj de ...".

  1. Ceļa māte (patrino de la strato) protektis vojaĝantojn sur la vojo.
  2. Dārza māte (patrino de la ĝardeno) regis super la ĝardenoj. Ŝi estis priskribita en la verko "Latva Historio" de Paul Einhorn el la jaro 1649, kiel unu el la "patrinoj" dominanta la praktikajn aspektojn de la ĉiutaga vivo.
  3. Gaušu mate (patrino de la malvigluloj) estis diino reprezentanta migrecon.
  4. Jūras māte (patrino de la maro) estis la diino de la maro. Ŝi estis la patrono de fiŝistoj, maristoj kaj kuracistoj, kaj aparte vokiĝis por ĉesigi sangofluon en freŝaj vundoj. Ŝi protektis ŝipojn, kies maristoj adoris ŝin, kaj dronigis tiujn ŝipojn kies maristoj neglektis ŝin.
  5. Kapu māte (patrino de tomboj) regis super la tomboj kaj tombejoj.
  6. Krūmu māte (patrino de la arbustoj) regis super arbustoj kaj arbedoj.
  7. Lapu māte (patrino de la folioj) estis diino kiu regis super la ŝanĝiĝantaj koloroj de la arbaj folioj dum aŭtuno.
  8. Lauku māte (patrino de la kampoj) estis diino de la kampoj. Farmistoj adoris ŝin por certigi bonan rikolton.
  9. Lazdu māte (patrino de la avel-arboj) estis la diino de avelujoj.
  10. Lietus māte (patrino de la pluvo) estis la diino de la pluvo.
  11. Linu māte (patrino de la linaĵo) estis la diino de toloj kaj kanvasoj.
  12. Lopu māte (patrino de la dombestoj) regis super la bredataj dombestoj. Ŝi eventuale estis ekvivalento al la diino Māra.
  13. Meža māte (patrino de la arbaroj) estis la patrona diino de la arbaroj, la tie vivantaj bestoj kaj la ĉasistoj kaj arbaraj laboristoj.
  14. Miglas māte (patrino de la nebulo) regis super la nebulo. Ŝi estis aparte time adorata fare de la maristoj.
  15. Pirts māte (patrino de la banejo) estis la reganto de banejoj kaj saŭnoj, kiuj estis la scenejoj de multaj gravaj ritoj kaj ceremonioj ekzemple dum naskoj, mortoj, nuptoj kaj aliaj vivonŝanĝaj eventoj.
  16. Rijas māte (patrino de la draŝejo) prezidis la draŝadon de greno kaj rilatajn aktivecojn.
  17. Sēņu māte (patrino de la fungoj) regis super la fungoj kaj la aŭtuna fungokolektado.
  18. Smilšu māte (patrino de la sabloj) regis super la morto, kaj
  19. Sniega māte (patrino de la neĝo) respondecis pri la neĝo.
  20. Tirgus māte (patrino de la merkato) regis super la merkatoplacoj, bazaroj kaj ĝenerale la komerco.
  21. Ūdens māte (patrino de la akvo) estis la diaĵo pri etaj akvofontoj kiel putoj kaj lagetoj.
  22. Upes māte (patrino de riveroj) sekve regis super la riveroj.
  23. Vēja māte (patrino de la vento) estis la diino de la vento, de arbaroj kaj birdoj, kaj patrono de la maristoj.
  24. Veļu māte (patrino de Veļi, "patrino de la ombroj") estis la diino de la mortintoj kaj reĝino de Viņsaule, la modo de la mortintoj. Ŝi havis longan blankan mantelon kun kapuĉo.
  25. Zemes māte (patrino de la grundo) estis diino de fekundeco, kaj foje identigita kun Veļu mate, la diino de la mortintoj.
  26. Ziedu māte (patrino de la floroj) regis pri burĝonoj kaj floroj.
  27. Kuka māte (patrino de Kuks - jen antikva latva nomo por vino) respondecis pri drinkado kaj fumado.