Mănăstireni
vilaĝo en Rumanio
Mănăstireni [mənəstirenj] (hungare: Magyargyerőmonostor madjardjereo:monoŝtor) estas komunumo en Rumanio okcidente de Cluj-Napoca. Administre al ĝi apartenas Bedeciu, Dretea, Ardeova, Mănăşturu Românesc, Bica.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Manastireni.jpg/300px-Manastireni.jpg)
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 2 197 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 780 (rumanoj, 28% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1332.
Historio
redaktiEn la mezepoko ĝi estis servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). En la kalvinana preĝejo la orienta pentrita ĥorejo estas farita en 1758 de Lorenco Umling pli maljuna.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Komunumoj pri monostor en Hungara reĝlando
redakti(Monostor signifas: abatejo.)
Bátmonostor | Bégamonostor | Borsmonostor | Felsőgyerőmonostor | Kanizsamonostor |
Magyargyerőmonostor | Monostor | Monostorpályi | Monostorszeg | Monostorszentgyörgy |
Pélmonostor | Tomajmonostora |
Renomaj personoj
redakti- András Bódi (*8-a de aŭgusto 1937): radi-kaj telvidraportisto.
- István Bogdán (*19-a de marto 1947): aktoro.
- Márton Debreczeni (Magyargyerőmonostor, 25-a de januaro 1802 - Kolozsvár, 18-a de februaro 1851): inĝeniero pri minejoj, poeto.
- Zsigmondné Gyarmathy, Hóry Etelka 28-a de majo 1843 – Kolozsvár, 9-a de aprilo 1910): verkistino, etnografia kolektantino
- Béla Hory (1-a de junio 1845 - Kolozsvár, 20-a de decembro 1909): verkisto
- Farkas Hóry (Kótaj, 30-a de oktobro 1813 – Magyargyerőmonostor, 25-a de oktobro 1872): poeto.
- Miklós Miklós, sófalvi (19-a de januaro 1807 - Torda, 28-a de marto 1869): poeto, verkisto.
Bibliografio
redakti- Olosz Katalin: Magyargyerőmonostori népköltészet (Folkloro de vilaĝo), 1969. La popolmelodiojn notis István Almási.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine