Baĉki Monoŝtor

vilaĝo en Serbio

Baĉki Monoŝtor, serbe Бачки Моноштор [baĉki monoŝtor], slave Bački Monoštor, kroate Monoštor, hungare Monostorszeg estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor.

Baĉki Monoŝtor situas en la mapo en la verda municipo
Preĝejo de Baĉki Monoŝtor

Bazaj informoj

redakti

Baĉki Monoŝtor situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo-branĉo, fine de ĉefvojo de Bezdan. Sombor troviĝas 15 km-ojn for.

Historio

redakti

Antaŭ la hungaroj slava fortikaĵo estis kontraŭ la Danubo-branĉo. La hungaroj en 896 okupis ĝin kaj iĝis urbo kaj departementejo en 1000, kies nomo estis Bodrog (ne miskomprenu kun la rivero). Ankaŭ monaĥejo formiĝis tie. En 1241 la tataroj okupis la fortikaĵon kaj tute detruis ĝin. La turkoj faris senhoma la urbon. Nur en la 18-a jarcento iomete for kroatoj, germanoj kaj hungaroj fondis vilaĝon. En 1910 loĝis en Monostorszeg 5690 da homoj, (kroatoj en majoritato, germanoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Apatin, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 1944 la rifuĝinta germana armeo sensukcese volis bruldetrui la vilaĝon. Memore al tio la preĝejo iĝis kermesejo.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En la iama Monostorszeg naskiĝis:

(Monostor signifas: abatejo.)

Bátmonostor Bégamonostor Borsmonostor Felsőgyerőmonostor Kanizsamonostor
Magyargyerőmonostor Monostor Monostorpályi Monostorszeg Monostorszentgyörgy
Pélmonostor Tomajmonostora