Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry.

Sámuel Mokry
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1832 (1832-05-08)
en Baĉki Monoŝtor
Morto 10-an de junio 1909 (1909-06-10) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Familio
Frat(in)o Endre Mokry
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza.

Biografio redakti

Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto.

Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Beszélgetések a búzatúltermelés káros volta felett (Gyula, 1871)
  • Búzanemesítés (Gyula 1875)
  • Mezei gazdaságunk reformjáról (Gyula 1881)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti