MX Linux ([em eks linuks] aŭ MKs Linukso) estas Linuksa distribuaĵo bazita sur Debiano stabila kaj kiu uzas antiX elementojn, kun suplementan programaron kreitan de la MXa komunumo.[2] La evoluado de MX Linux estas kunlaboraĵo inter la antiX kaj eks-MEPISaj komunumoj.

MX Linux
Logotipo de MX Linux
MX 21.3


MX 21.3

distribuaĵo de GNUo/Linukso
Familio: Linukso
Lasta versio: 15-a de januaro 2023: 21.3[1]
Apera dato: 24-a de marto 2014
Licenco: Malfermita kodo
Subteno: Aktiva
Retpaĝo: https://mxlinux.org/
vdr

La nomo MX devenas de la M por MEPIS kaj la X de antiX.

MX Linux uzas Xfce kiel la ĉefan labortablon, sed ankaŭ KDE kaj Fluxbox disponeblas.

Historio redakti

MX Linux komencis kiel diskuto inter la membroj de la MEPIS komunumo en decembro 2013.[3] Funkcitenistoj tiamaj de antiX aliĝis al la projekto, portantaj la EKD-an konstrui-sistemon kaj ankaŭ Live-USB/DVD teknologion. MX Linux estis komence prezentita kiel versio de antiX kaj poste ricevis ties propran DistroWatch paĝon kun la eldono de la unua publika beta-versio de MX-16 la 2-an de novembro 2016.

Eldonoj redakti

Versio Dato Kerno[4] Kerno (AHS)[5]
MX-21.3 15a de januaro, 2023 5.10 6.0
MX-21.2.1 18a de septembro, 2022 5.10 5.18
MX-21.2 28a de aŭgusto, 2022 5.10 5.18
MX-21.1 9a de aprilo, 2022 5.10 5.16
MX-21 AHS 22a de novembro, 2021 5.10 5.14
MX-21 21a de oktobro, 2021 5.10
MX-19.4.1 8a de aprilo, 2021 5.10
MX-19.4 31a de marto, 2021 4.19
MX-19.3 11a de novembro, 2020
MX-19.2 KDE 16a de aŭgusto, 2020
MX-19.2 31a de majo, 2020
MX-19.1 14a de februaro, 2020
MX-19 21a de oktobro, 2019

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti