Małgorzata Tkacz-Janik
D-rino Małgorzata TKACZ-JANIK (naskiĝis la 17-an de septembro 1965 en Zabrze) estas pola sciencisto, feministo kaj politikisto de la partio Verduloj 2004, ekde aprilo 2010 ĝis decembro 2011 ĝia kunprezidanto (kun Dariusz Szwed).
Małgorzata Tkacz-Janik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1965 (59-jaraĝa) en Zabrze |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Silezia Universitato en Katovico |
Okupo | |
Okupo | politikisto instruisto |
Finstudis Silezian Universitaton. Doktoriĝis en 2000 pri enhavo de reklamoj. Nune ŝi estas universitata instruisto. Ŝi estis inicianto de la sileziaj Manifa-j (surstrata manifestacio por virinaj rajtoj, organizata ĉiu-jare ĉ. 8-a de marto).
Dum la lokaj balotoj kiuj okazis en Pollando la 21-an de novembro 2010 ŝi estis elektita kiel deputitino de la Konsilio de Silezia Provinco, ricevante 9100 voĉdonojn.
Eksteraj ligiloj
redakti- Biografieto ĉe la retpaĝo de Verduloj 2004[rompita ligilo] pole