Maciel Monteiro (1780-1847)

Tomás Antônio MACIEL MONTEIRO (1780-1847) (* Pernambuko, en la 1780 - Recife, en la 22-a de novembro 1847) estis brazila politikisto kaj juĝisto. Li estis deputito kaj pli malfrue vico-guberniestro de Pernambuko el 1839 ĝis 1840, kaj Ministro de la Brazila Plejalta Juĝejo en 1842. Li estis proklamita Barono de Itamarakao laŭdekrete en la 11-a de septembro 1843 kaj laŭ imperia ĉarto en la 22-a de novembro de tiu jaro.

Maciel Monteiro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1779 (1779-11-30)
Morto 24-an de novembro 1847 (1847-11-24) (67-jaraĝa)
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Profesio
Okupo magistrato • politikistojuĝisto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Antônio Francisco Monteiro kaj de D. Joana Ferreira Maciel Gondim. Li diplomiĝis pri Kanonikado en la Universitato de Koimbro, kie li enmatrikuliĝis en 1804, kaj diplomiĝis en 1809.

Revenante al Brazilo, li studis en la Fakultato pri Juro de Recife, kie li edziĝis al Ana Augusta Tavares Osório Maciel da Costa, filino de João Severiano Maciel da Costa (1769-1833)[1], Markizo de Queluz.

En 17-a de decembro 1813 li estis elektita Eksterjuĝisto de Paraibo kaj Provizanto pri la Financoj de la Mortintoj kaj Forestantoj, laŭ licenco de la 20-a de novembro 1817. En 1819 li ekoficis kiel Inspektoro de la Distrikto de la Pernambuka Enlando, kies posteno estis kreita en la 15-a de januaro 1810.

En la 16-a de decembro 1842, li estis nomumita Ministro pri la Plejalta Juĝejo de Justico, en vakanta posteno kaŭze de la morto de Francisco Carneiro de Campos. Li enoficiĝis en la 4-a de aprilo 1843 kaj retiriĝis laŭdekrete de la 20-a de februaro 1847.

Maciel Montejro estis omaĝita kun la vestoj de la Ordeno de Kristo[2] laŭ dekreto de la 3-a de majo 1819; la privilegio kiel Kavalira Nobelulo, laŭ dekreto de la 4-a de majo 1829, krom la titolo kiel Barono de Itamarakao laŭ dekreto de la 11-a de septembro 1843 laŭ imperia ĉarto de la 22-a de novembro de la sama jaro.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Brazila Ministerio pri Financoj. Arkivita el la originalo je 2014-05-14. Alirita 2014-05-13.
  2. La Imperia Ordeno de Kristo estis kavalira ordeno kreita de la brazila imperiestro Petro la 1-a en la 7-a de decembro 1822, surbaze de la portugala Ordeno de Kristo fondida de la reĝo Don Denizo kaj la papo Johano la 22-a en 1316-1319.
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj