Madroñera
Madroñera [MadroNJEra] (Arbutejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Madroñera | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10210 [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Enrique González García (IU-SIEX) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 965 (2008) | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 26′ N, 5° 45′ U (mapo)39.4253942-5.757169Koordinatoj: 39° 26′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 589 m [+] | ||
Areo | 132,91 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantoj nomiĝas madroñeros. La censita populacio en 2008 estis de 2.965 loĝantoj.
Situo kaj geografioRedakti
Madroñera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 589 m. La areo de ties teritorio estas de 132,91 km². Ĝi estas inter la ebenaĵo Trujillano-Cacereña kaj la Sierra de las Villuercas. Trapasas ĝiajn terojn la akvoj de la riveroj Almonte kaj Magasca. Hegemonias la malferma arbaro de anzinoj, kombine kun olivarbaroj kaj aliaj kultivejoj. La tipa flaŭro estas de mediteranea arbaro, anzinoj kaj korkokverkoj, kverkoj kelkaj kaŝtanarboj kaj kompreneble arbutoj kiuj nomigas la vilaĝon. El la faŭno elstaras la ruĝa perdriko, turtoj kaj anasoj. Pri mamuloj elstaras leporoj, kunikloj, aproj kaj vulpoj. La specioj de fiŝoj estas ĉefe tinkoj kaj karpoj.
DemografioRedakti
Demografia evoluo de Madroñera inter 2001 kaj 2006 | |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 |
2007 | 3163 | 3127 | 3081 | 2998 | 2952 |
EkonomioRedakti
Agrikulturo kaj brutobredado.
VidindaĵojRedakti
- La Preĝejo de la Purísima Concepción: de la 18a jarcento kaj de stilo baroko popola.
- Mona del Rollo aŭ Pilorio: apartenas al la tria kvarono de la 16a jarcento, ornamita de la blazonoj de la tiamaj senjoroj de la vilaĝo (aktuala blazono de Madroñera)
- Malnova Ermitejo de la Virgulino de la Soterraña (Subtera), patronino. Estas legendo pri paŝtisto kiun protektis la virgulino dum ŝtormo.
GravuloRedakti
- Fernando Valera Aparicio (Madroñera, Cáceres, 1899 - Parizo, Francio, 1982), estis hispana politikisto kaj verkisto. Lasta ĉefministro de la Dua Hispana Respubliko en ekzilo (1971-1977) kaj Ministro pri Financoj, kaj nevo de la fama verkisto Juan Valera.